Reen

Recenzo de Vojag^o en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, de Boris Kolker. 2a eld., Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 2002. (1a eld., Moskvo: Progreso. 1992.) 279 p. ISBN 92 9017 078 6.

Recenzanto: Probal Das^gupto (probaleo@yahoo.com)

Mi ne recenzas verkon novan. La publiko bonege scias, ke temas pri ege grava kaj influhava lernolibro. Skribante nun, oni povas nur komenti, c^ar estas jam tro malfrue por prezenti al eventualaj nekonantoj de la libro. Mi povus pli facile komenti c^i tiun gravan verkon, se mi pli bone komprenus, g^uste kian celon prezentis al si g^ia bone konata kaj tre klera au~toro.

C^u ekzemple li vere volas paroli pri vojag^o en Esperanto-landoN, kun fina akuzativo? Tio pli kongruus kun la fakto, ke la libro ekas c^e la naskig^o de la lingvo kaj portas nin efektive en la landon Esperantujo. Sed la fakta formo, vojag^o en Esperanto-landO, aliflanke pli kongruas kun la fakto, ke en la libro oni propedagogie supozas eternaj kaj do senhistoriaj la arang^ojn nun spertatajn.

Jam de la titolo, tia nebula sendifineco sentig^as tra la tuta sperto. Se la celo estas sentigi en la pedagogio g^uste la mankon de tro stabilaj normoj, kiuj igus Esperanton partia al specifa mondparto au~ al apartaj tendencoj, tiam oni atendas de la au~toro ian pedagogion g^uste pri tiu neu~traleco. Sed ne tio s^ajnas esti la celo. Tial mi kurag^as diri, ke utilos pli klara vojag^a itinero en postaj eldonoj. La au~toro bonege scipovas la interlingvistikon kaj la Esperantan filologion en la perspektivo de aliaj planlingvoj; c^u tio gvide fadenu tra la kurso, g^in distingante disde antau~aj krestomatioj? C^u la legantulan plezuron oni celu, proksimig^ante al la etoso de popularaj magazinoj? C^u oni celu bibliografie vastigi la konan gamon de nove legipova civitano de ia Esperanta civito? C^u oni prefere lernu iri neu~trale inter diverse konceptataj neu~traloj?

La fokuso, kies mankon esprimas tiaj spekulativoj, certe povus preni diversajn formojn. Helpus, ekzemple, havi klarajn figurojn de imagataj sed konstantaj kunroluloj en la vojag^o mem. La itinero de la imagata kluba vivo, en kiu oni enkadrigas la lecionojn, estas au~tobiografieska. Se oni plenlogike sekvu tiun modelon (kiu forvojas de la kursoj el la klasikaj generacioj), tiam oni malkas^e prezentu vivitineron de la au~tobiografo, por ke pli reliefu almenau~ ies personeco. La diversaj vizitantoj al la klubo, kiujn oni pale imagas por prezenti kelkajn nomojn antau~ la lernanto, estas lau~ mi ne konkrete helpaj.

Tiu senitinereco efikas ankau~ sur la lingvan progreson. Estas neniu sentebla progresprofilo; ne estas klare, kiaj lerneroj pliprofundig^as en kiuj lecionoj, kaj c^u la arang^o rilatas al ia sinsekvo.

Lernante nian lingvon, oni lernas ne nur la vortojn kaj gramatikerojn, sed ankau~ diversajn c^irkau~tekstajn laborilaj^ojn. Tial ne estas surprize, ke "akurata" sur p 113 kaj "simpatio" sur p 114 estas eksplicite ghustigataj sur p 119 n 3 al "preciza, kunsento". Estas surpriza la manko de klaraj indikoj pri tiu stabila normo, kiun instruas la lernolibro. P 19 n 19 bone klarigas la Fundamenton, sed la notoj 22 kaj 23 sur la samapag^o nur pase aludas al la oficialeco. Se mi ne maltrafis ion, la libro klarigas nek la signifon de la termino "oficiala" nek la rolon de la Lingva Komitato kaj la Akademio. Sur la gramatika tereno, oni proponas ec^ malpli da gvidado.

Mi miras ankau~ pri la nesufic^a forsarkiteco de eraroj au~ dubindaj^oj el teksto, kiun certe multaj okuloj trakontrolis. Sur p 31 ni renkontas "verkiston, kiu eldonigis multe da popularaj romanoj". Tio povas ne esti eraro, sed estas minimume dubindaj^o, kiun oni ne prezentu kiel ekzemplon antau~ lernantoj. En la kutima lingvouzo la verkistoj aperigas siajn verkojn. Se ili iun tekston eldonigas, tiu teksto ofte estas aliula verko, kies eldonadon ili spronas, kaj la kunteksto montras, ke ne pri tio temas sur p 31. Sur p 113 ni trovas bruselan publikon, kiu "au~skultis-spektis" iun "miraklan koncerton de kolormuziko". Tre interesa fenomeno, sed la vortaroj difinas la spektadon tiamaniere, ke la specifo pri au~skulto estas pleonasma kaj ne helpas la lernantojn. Sur p 142 temas pri "civiliza konduto", esprimo komunikanta al mi la ideon de konduto, kiu civilizas, sed denove la kunteksto indikas, ke ne tion oni volas komuniki. Sur p 143 aperas plurala "decoj", kies pluralecon mi ne povas interpreti, en jena frazo: "La decoj en Francio signifas ne nur bonajn kondutmanierojn, protokolon". Tiu uzo "protokolo" sufic^e klare devias de la establig^inta Esperanta senco de tiu vorto.

Aperas alispeca vorta problemo sur p 108, sub demando 2, kiu petas la lernanton prezenti "telefonan konversacion … kun c^efo de afrika gento". La hodiau~anoj ne uzas kutime la vorton "gento", kaj la respondanto al tiu demando devas mem decidi, kiamaniere interpreti la vorton. Interesus min scii, kion Kolker intencis.

Sur p 134 Kolker skribas, ke oni "uzas ne nur la ordinaran pos^ton, sed ankau~ la tre rapidan komputilretan pos^ton". Tute en ordo, sed c^iuj nomas tiun fenomenon la retpos^to. Oni atendas de lernolibro, ke eventualajn elturnig^ojn au~ apartaj^ojn de la au~toro g^i ne prezentu kvazau~ ili ekzemplus la normon de la parolkomunumo.

Pro la samaj kialoj, ni atendas de lernolibro por progresintoj, ke g^ia interpunkcio estu stabilnorma. Se la au~toro nete volus instrui la uzon de komo antau~ participaj esprimoj, kiel en la ekzemplo "renkontig^oj kun personoj, vojag^intaj eksterlanden" (133), au~ la ekzemplo "Esperantaj libroj, eldonitaj en tiu lando, estas bonaj libroj" (67), tiam mi iom mirus, sed komprenus la decidon. Mi ne facile komprenas la malnetecon de la au~toraj instruintencoj. Sur p 133 li subite skribas senkome "pri aliaj temoj bone konataj al ili", konforme al la kutimoj de komado kaj nekomado en Esperanto. Al mia orelo, la au~tomataj antau~participaj komoj cititaj c^i-supre sonas slavisme, simile al la vortordo en la tekstero "Brej^nev (1906-1982), kiu anstatau~is la eksigitan rezulte de konspiro Nikiton H^rus^c^ov" (276 n 16). Sed ni certe scias, ke la normoj pri la komado ne estas stabilaj en Esperantujo, kaj mi pledas nur por konsekvenceco ene de unu lernolibro.

Helpus la leganton, se la specifon sur p 13 pri aro "da lingvaj korektoj, kiuj aperas en la sekva teksto" oni s^ang^us al pli klara indiko, ke la komentaro aperas sur p 18-19 (indiko pri "la sekva teksto" kutime pensigus pri io pli tuja).

Leganto ekkonanta la fonon de Kolker kaj lian interesig^on pri la interlingvistiko nefacile komprenas jenon sur p 18 (n 17): "Volapuko – projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj nerekoneblaj vortoj, kreita en Germanio en 1879 de J.M. Schleyer (1831-1912). Havis ioman disvastig^on." Iom pli da klarigo pri tiu "misformado" kaj "nerekoneblo" firmigus nian komprenon pri la vizio de la interlingvisto Kolker. La ideojn de skemismo kaj naturalismo Kolker lasas senklarige. La komentario sur p 78 pri Ido, Bolak, Interglossa diras nenion pri la specifaj^oj de tiuj lingvoj.

La komentoj pri la lingvouzo ene de Esperantujo simile levas pli da demandoj respondindaj. Kion signifas diri "eksperimentece nekutima" pri la lingvaj^o de Pic^ en noto 12 de p 40, sen ekzemploj? "Troa abundo de neologismoj" p 83 pri Lorjak subkomprenigas kriteriojn de komparado. Tiuj kriterioj estas nenie prezentitaj.

Pro la emfaze kolektiva procezo, per kiu kreig^is la recenzata libro, mi devus recenzofine klare diri, ke la komentojn devus atenti unuavice la egidanta institucio kaj nur duavice la au~toro, kiu agis en abunda konsultig^o kun sia egidanto. Ni laboras en multpersona afero kaj devas zorge nin deteni de la troaj unuopulighoj de niaj fenomenoj. G^uste tial mi pledas por pli reliefa prezento de la instruista figuro en la instrua dramo de la libro. Ju pli reliefe oni bildigos la unuopulon je tiu nivelo, des pli multpersone kaj senpersone la fakta instrua aparato sukcesos funkcii.

Reen