Reen

Pri la Esperanto Movado en Barato -- Intervjuo kun Ranga (d-ro P V Ranganayakulu)

Katja Bodnárová kaj Trevor Steele -- Auxgusto 2004, Tirupatio

La unuaj E-grupoj en Hindio aperis en 1906 en Mumbajo (tiama Bombajo) kaj Kolkato (tiama Kalkato). Pioniran laboron faris angla kolonelo John Pollen, Henry Joseph en la subbsxtato Keralao, kaj la bengala instruisto Laksxmisxvar Sinha ekde la 30-aj jaroj. En 1958 komencis sian 16-jaran misiistan E-agadon parizanino Madeleine Haudebine. Sxi semis de Delhio gxis Bangaloro, kaj la Tutbarata E-Renkontigxo en Delhio, de sxi organizita en 1964, signas komencon de vigla kluba vivo tra la tuta lando. Siajn spurojn lasis en la lando ankaux Tibor Sekelj.

Pri la aktuala bildo de la barata movado ni demandis Ranga (PVR -- Potturu Venkata Ranganayakulu) la antauxa sekretarion de la tutlanda Federacio Esperanto de Barato (FEB):

KB-TS: FEB, la unua tutlanda E-asocio en Barato, estis fondita en februaro 1982. Kial gxuste tiam?

PVR: Mi lernis Esperanton en 1980 kaj baldaux varbis kelkajn amikojn en la urbo Vijayawada (vigxajavada). Kun la celo kontakti aliajn esperantistojn-samlandanojn mi petis informojn pri ili de UEA kaj sukcesis atingi la gvidantojn de la lokaj grupoj. Komence de 1982 kunvenis en nia urbo 50 esperantistoj el diversaj partoj de la lando kaj dum cxi tiu unua kongreso ni decidis fondi landan asocion: FEB. Kiel la unua prezidanto estis elektitaj K Vaidya Nath, vicprezidanto Probal Dasxgupto, kaj mi sekretario.

KB-TS: Kion vi konsideras la plej grandaj atingoj de tiam?

PVR: En si mem tion, ke cxiun trian jaron ni sukcesis okazigi kongeson. Dume la informoj pri Esperanto disvastigxis: pere de la sxtata televid-elsendo de edukaj programoj en la 1990-aj jaroj kaj per la artikoloj en multaj tagjxurnaloj. En tiuj jaroj aperis multaj lernolibroj (ekz. en la bengala), miaj lernolibro (1992) kaj vortaro en 1997... En 1996 FEB farigxis aligxinta asocio de UEA. Artikolo pri Esperanto eniris la tutlandan lernolibron pri la angla por la 12-jaraj sesa-klasaj lernantoj (la angla estas deviga lernobjekto), atingante tiel cxiujare proksimume 600 000 infanojn (vidu Esperanto, apr. 2003, p. 1158).

KB-TS: Informoj pri la E-agado en Barato troveblas en www.geocities.com@bharato. Cxu komuna surpapere presita revuo ne havus suficxajn legantojn?

PVR: Ni jam havis presitan organon: Fenestro. Mi mem redaktis gxin dum 10 jaroj. Nuntempe gxi povus havi 500 gxis 1000 legantojn en Barato kaj nia deziro estas baldaux rekomenci gxian eldonadon.

KB-TS: Vi auxtoras la unuan E-lernolibron, verkitan de baratano por baratanoj en la angla -- do tutlande uzebla (Let’s Learn Esperanto). Gxia unua eldono el 1992 elcxerpigxis jam antaux 4 jaroj. Kia estas la gxenerala stato de lerniloj kaj literaturo por la E-merkato?

PVR: La nova eldono de la lernolibro estas jam en la presejo. Kiel esperantisto mi sxatus lernolibron en cxiu barata lingvo (23 oficialaj lingvoj!). La telugua, ekzemple, estas preta por preso, sed la granda parto de la publiko preferas la anglan. Tio, kompreneble, malkuragxigas la eldonon de neanglalingvaj lerniloj. Gxuste pro tio mi verkis angle, kaj la 1000 ekzempleroj senprobleme vendigxis.

KB-TS: Kian 'municion' havas FEB kaj kio al gxi mankas por la efika disvastigo de Esperanto?

PVR: FEB estas federacio de diversaj grupoj kaj la valoroj kunmetigxas el la unuopaj havajxoj. Ekz. FEB en Kolkato kaj en Puneo posedas ecx proprajn domojn. Laux mi tamen pli gravas fidindaj homoj ol la materiaj kondicxoj. Ni devus celi organizadon de kursoj (alceli publikon, kiu aparte interesigxas pri la lingvolernado), okazigi kongreson cxiun trian jaron, arangxi kulturajn festivalojn kaj provizi suficxe da lerniloj. Cxar en Barato ni parolas diversajn lingvojn, la angla estas gxis nun necesa. Pro tio la agado por Esperanto estas aparte malfacila. En la lastaj jaroj pozitive influas la disvastigo de la retuzado. Lokaj kluboj funkcias nun en Bangaloro, Tirupatio, Puneo, Kolkato, Hajderabado, Laknauxo, sed aktivaj esperantistoj logxas ankaux en diversaj aliaj partoj de Barato. Ege gravas, ke barataj verkoj eniru la Esperanto-literaturon. Mi menciu almenaux la tradukon de la auxtobiografio de Gandhi far A Giridhar RAO (al esperantistoj liverata per reto senpage), kaj la originalajxojn de lekciistino Sovona GHOSH. Ne estas troigo diri, ke la E-movado en Barato movigxas kiel elefanto, malrapide sed firme.

Laste ni volonte ricevus la auxtobiografion de Gandhi, unu el la gigantoj de la lasta jarcento.

Reen