La 5-a Azia 
Kongreso de Esperanto

5-a Azia Kongreso 2008: Ĉefa paĝo

Hejmpaĝo de FEB

Komentoj pri la retpaĝaro? Skribu al A. Giridhar RAO

La 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en

barato

En Bengaluro, 11-15 de februaro 2008


Postkongresaj ekskursoj

Postkongresaj ekskursoj

La Azia Kongreso en Bengaluro organizas du postkongresajn itinerojn. Bonvolu noti ke ni ne havas antaŭkongresajn itinerojn. Unu postkongresa okazaĵo montras al la partoprenantoj la plej gravajn lokojn en la gubernio Karnatako. La dua itinero prenos vin al la foraj lokoj en la norda Barato. La unua itinero havos Esperanto - ĉiĉeronon sed ne la dua. La duan organizas la agentejo.

La unua bulteno de la Azia Kongreso anoncis du itinerojn en Karnatako mem. Sed post fina planado, la LKK decidis organizi nur unu postkongresan ekskurson en la sudo. Tiu ekskurso miksas ambaŭ itinerojn antaŭe anoncitajn. Do la itinero Karanatako enhavas jenajn vidindajn lokojn laŭ la maro kaj la lokojn for de la maro.

La suda itinero

La granda 
banjanarbo1. Vasta Banjanarbo: kelkjarcent aĝa, 40 k.m. de Bengaluro. La vasta mirinda arbo, kiu kovras preskaŭ du hektarojn. Matenmanĝo estos servata sub la banjanarbo.

2. La birdejo Rangantittu: sur la insuloj en la rivero Rangantittu ŝvebas miloj da birdoj inkluzive la vespertojn. En la rivero mem la krokodiloj krokodilas! Sed la programo tenos vin sekura inter la krokodiloj sube kaj birdoj supre.

3. Srirangapattana: iama ĉefurbo de suda Barato. Tippu Sultan, kiu amikiĝis al francoj kaj batalis kontraŭ la britoj en la 18a jarcento lasis sian interesan rakonton ĉi tie. La fortikaĵo flanke de la rivero Kaveri kun la tombejo de Tippu allogas milojn da turistoj ĉiujare. Tranokto en Majsoro.

La Palaco en 
Majsoro4. Majsoro: la ĉefurbo de la gubernio Karnatako ĝis antaŭnelonge. Ĝuu ĉi tie la magian palacon reĝan, temporaban artgalerion, kaj aliajn gravajn lokojn. Kvieta kaj paca urbo.

5. Mangaloro: la okcidenta marborda urbo preter la okcidenta montaro. Belega marborda loko. Tranokto en Mangaloro

La insulo 
de Devbag6. Karvar kaj Devbag-insuloj: ni tranoktos kaj pasigos tutan tagon en pura, senhoma kaj belega marbordo apud Karvar. Ni ankaŭ vizitos insulon en la maro. La belega ĉirkaŭaĵo inspiris la faman poeton, Tagore. Tranokto en Karvar marbordo.

La templo de Belur7. Hassan: ĉi tie vizitu la belegajn kaj mirindajn templojn Halebid kaj Belur. Ĉi tiuj temploj estis konstruitaj antaŭ mil jaroj kaj ankoraŭ estas daŭre vizitataj de pilgrimoj kaj turistoj. La skulptarto sur la muroj de la temploj estas mirinda tra la mondo. Tranokto en Hassan.

8. Sravanbelagola: allogos vin la giganta nuda skulptaĵo sur la monteto. La nuda ĝajna skulptaĵo estas pli ol miljarmalnova. Kvankam estas nuda, ĝi allogas centojn da pilgrimoj ĉiutage. La nudeco ne delogas ĉar tiuj partoj de la skulptaĵo aspektas infanecaj.

9. Bengaluro: Ni alvenos al Bengaluro vespere je la kvina tago. Tranoktos en Bengaluro. Sekvinta tage, je la 21a februaro, ni vizitos turisme gravajn lokojn en Bengaluro mem. Ni ankaŭ havos tempon por butikumi aŭ ripozi.

La kosto de la 6-taga programo: Eŭroj 400. Inkluzivas transporton en klimatigita aŭtomobilo, tranoktadon en bona hotelo, manĝojn, enirbiletojn, k.a.

Bonvolu noti: La bileto eniri kelkajn lokojn (ekz. Taĝ-mahalon) kostas kelkoble pli por alilandaj turistoj. Oni mem pagu nur la diferencon.

La norda itinero

Taĝ-MahaloTaĝ-mahalo: la sonĝo el marmoro La ekskurso al la norda Barato estas organizota tuj post la kongreso depende je la nombroj de aliĝoj. La grupo unue flugos rekte al Delhio, nacia ĉefurbo, kaj de tie al Taĝmahalo en la urbo Agra.

Valoras viziti Baraton nur por vidi la marmore konstruitan Taĝ-mahalon en Agra, la nordbarata urbo. Agra estas apud la ĉefurbo Delhio. Taĝ-mahalo, aŭ Mumtaĝmahalo estas palaco de Taĝ aŭ Mumtaz, la reĝino de Mogala imperiestro Ŝah Ĝahan en la 17a jarcento. Ŝah Ĝahan amegis sian edzinon profunde. Do, post ŝia morto li ordonis konstrui la maŭzoleon kiu staru ĉiam. Mumtaz mortis en 1630 dum la bebnasko. Taĝ-mahalo estis konstruita inter 1631 p.K. kaj 1648 p.K., dum deksep jaroj. Ĝi nun ankaŭ enhavas la tombon de Ŝah Ĝahan.

Taĝ-mahalo estas duetaĝa oktangula strukturo sur la grandega ebenaĵo. Kvar altaj turoj ornamas la konstruaĵon en kvar anguloj. En la tuta strukturo oni sentas la perfektan simetrion. Historio diras ke Ustad Ahmed Lahori estis la arkitekto kaj Amanat Khan desegnis la kaligrafion sur ĝi. La tuta strukturo estas farita el la blanka malvarma marmoro kolektita en la minoj en Raĝastano. Post kiam la filo de Ŝah Ĝahan ekregis la imperion, Ŝah Ĝahan devis pasigi siajn finajn jarojn en la malliberejo trans la rivero Jamuna rigardante al Taĝ-mahalo tra la malgranda fenestro, ĝis sia morto!

Taĝ-MahaloLa 
malnova-fortikajho en DelhioLa duan tagon ni vizitos vidindajn lokoj en Delhio mem. Delhio estas konata pro la Kutub-minar (la alta turo apud Delhio), Ĝantar Mantar (la astronomia observejo), Ruĝa fortikaĝo, Barata Pordego kaj aliaj. Se vi havas tempon kaj inklinon, vi ankaŭ povas viziti Raĝastanon, la dezerta regiono, kun grandaj fortikaĵoj ĉirkaŭitaj de bluaj lagoj kaj eĉ rajdi kamelon!

La kosto de la programo: Eŭroj 600. Inkluzivas flugojn inter Delhio kaj Bengaluro kaj vizitojn al Taĝ-mahalo kaj Delhio mem. Sen flugbileto al kaj de, la prezo estas 400 eŭroj.

Denove, bonvolu noti: La bileto eniri kelkajn lokojn (ekz. Taĝ-mahalon) kostas kelkoble pli por alilandaj turistoj. Oni mem pagu nur la diferencon.

Nepre venu!