La 5-a Azia 
Kongreso de Esperanto

5-a Azia Kongreso 2008: Ĉefa paĝo

Hejmpaĝo de FEB

Komentoj pri la retpaĝaro? Skribu al A. Giridhar RAO

La 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en

barato

En Bengaluro, 11-15 de februaro 2008


Pri Barato: La Kongreslando

Mapo | Kelkaj faktoj | Por eniri la landon | Klimato | Transporto | Trafiko | Lingvo(j) | Loka tempo | Elektraj tensioj kaj frekvencoj | Telefonado | Mono



Mapo de Barato kun la Gubernioj kaj la Asociaj teritorioj
Mapo de Barato kun la 
  Gubernioj kaj la Asociaj teritorioj; bildo danke al 
http://en.wikipedia.org/wiki/Image:India-states-numbered.svg Ŝlosilo
  1. Andhrapradeŝo (Andhra Pradesh)
  2. Arunaĉalpradeŝo (Arunachal Pradesh)
  3. Asamo (Assam)
  4. Biharo (Bihar)
  5. Ĉattisgaro (Chattisgarh)
  6. Goao (Goa)
  7. Guĝarato (Gujarat)
  8. Harjano (Haryana)
  9. Himaĉalpradeŝo (Himachal Pradesh)
  10. Ĝamuo kaj Kaŝmiro (Jammu and Kashmir)
  11. Ĝharkhando (Jharkhand)
  12. Karnatako (Karnataka)
  13. Keralo (Kerala)
  14. Madhjapradeŝo (Madhya Pradesh)
  15. Maharaŝtro (Maharashtra)
  16. Manipuro (Manipur)
  17. Meghalajo (Meghalaya)
  18. Mizoramo (Mizoram)
  19. Nagalando (Nagaland)
  20. Oriso (Orissa)
  21. Panĝabo (Punjab)
  22. Raĝasthano (Rajasthan)
  23. Sikkimo (Sikkim)
  24. Tamilnado (Tamil Nadu)
  25. Tripuro (Tripura)
  26. Uttarpradeŝo (Uttar Pradesh)
  27. Uttarkhando (Uttarkhand)
  28. Okcidentbengallando (West Bengal)
Asociaj teritorioj
  • A: Andamanaj kaj Nikobaraj insuloj (Andaman and Nicobar Islands)
  • B: Ĉandigaro (Chandigarh)
  • C: Dadro kaj Nagarhavelo (Dadra and Nagar Haveli)
  • D: Damano kaj Diuo (Daman and Diu)
  • E: Lakŝadvipo (Lakshadweep)
  • F: Nacia Ĉefurba Teritorio de Delhio (National Capital Territory of Delhi)
  • G: Puduĉero (Puducherry)

Kelkaj Faktoj pri Barato

Barato estas en sudorienta Azio. La Hinda oceano ĉirakŭas Baraton triflanke. La golfo de Bengalo oriente kaj Araba maro okcidente estas etendiĝoj de la Hinda oceano. Barato havas komunan limon kun Pakistano, Nepalo, Bangladeŝo, Mjanmaro, kaj Bhutano.

Pli ampleksa informo pri Barato en la Vikipedio.

Por eniri la landon

La civitanoj el Nepalo kaj Bhutano ne bezonas vizojn. La civitanoj el Maldivoj, Tajlando, Indonezio, Malajzio kaj Srilanko ricevas vizon en la flughaveno je la alveno. La vizitantoj el ceteraj landoj devas havi vizon en sia lando mem antaŭ ol flugi al Barato. La paperoj de la Azia Kongreso sufiĉus akiri la vizon. Eĉ se vi posedas baratan vizon, vi bezonos specialan permesilon eniri la nordorientan regionon kaj Andaman-insulojn.

Vizitantoj al Barato ne necesas registri sin ĉe la polico aŭ iu alia oficejo se ili restos en Barato la lando malpli ol 180 tagojn.

La vojaĝantoj rajtas kunporti unu botelon de alkoholaĵo kaj 200 cigaredojn.

Klimato

La februara klimato en Bengaluro estas agrabla. La temperaturo varias inter 20°C kaj 25°C. Do portu normalan vestaron. Apenaŭ pluvas en Februaro. Noktaj temperaturoj povas malaltiĝi ĝis 15°C.

Transporto

Enlanda vojaĝo en Barato estas ne facile sen sufiĉa kono pri ĝi. Oni devas antaŭrezervi la kuŝlokojn en la trajnoj sufiĉe antaŭe se oni planas longan vojaĝon. Por distancoj ĝis 800 k.m. oni povas elekti busojn. La trajnoj estus pli bone por longaj vojaĝoj. La flugoj, kompreneble, estas multekostaj sed tujaj. Sed oni marĉandu kun la privataj flugkompanioj, ĉar ili ofte havas apartajn prezojn por alilandanoj. La ŝtata fluglinio 'Indian' estas registara fluglinio. La barata fervojo estas la plej granda fervoja reto en Azio. Ĉirkaŭ 11.000 trajnoj kuras ĉiutage. Preskaŭ la tuta lando havas alireblecon al la fervojo escepte kelkaj regionoj montaraj en la nordo kaj nordoriento.

La ŝtatoj havas siajn transportsistemojn busajn. En Karnatako, la Karnataka gubernia ŝosea transport-sistemo (KSRTC) estas la plej granda en la gubernio kaj servas busojn al ĉiu angulo de la regiono. Jen ĝia (anglalingva kaj kannada) retejo: http://ksrtc.in/

Trafiko

Memoru ke Barato havas maldekstran trafikon. Estu zorgema kiam vi transiras la stratojn! Efektive, estu zorgema kiam ajn vi estas sur la strato en Barato!

Lingvo(j)

Iom pri la bunta lingva pejzaĝo barata, legeblas en la paĝon Barato estas.... La gubernia lingvo en Karnatako estas la kannada (ankaŭ literumita la kanara). En Bengaluro ankaŭ funkcias la angla kaj la hindia. La Lingvogvidilo (baldaŭ surrete!) enhavas kelkajn esprimojn en la kannada lingvo kun Esperantaj tradukoj.

Loka tempo

GMT + 5.30 horoj.

Elektraj tensioj kaj frekvencoj

240V kaj 50 Hz. La elektraj konektiloj estas de la tipoj C, D kaj F (anglalingvaj klarigoj kun bildoj).

Telefonado

Aldonu 91 kaj urbokodon kiam vi telefonas al telefono en Barato. Prefiksu 00 kiam vi telefonas el Barato al aliaj landoj.

Prefiksu la landokodon 91 kaj la urbokodon kiam vi vokas telefonon en Barato -- ekz. 91 40 2331 6270 kaj 91 98494 29332 por trafi la Ĝeneralan Sekretarion de FEB, A. Giridhar RAO en Hajderabado. Se vi volas voki lin de Bengaluro, uzu 040 2331 6270 kaj 0 98494 29332 -- t.e. prefiksu nulon al al telefonnumeroj. Prefiksu 00 kiam vi telefonas el Barato al aliaj landoj.

Mono

La monunuo en Barato estas Rupio. La rupio estis unue enkondukita en Barato de la reĝo Ŝer Ŝah en la 15a jarcento. La mono de najbaraj landoj (Srilanko, Maldivoj, Pakistano kaj Nepalo) ankaŭ estas la rupio. Sed la valuto estas malsama. Jen la kurzo de Barata rupio dum la periodo de preparado de la Dua Bulteno. Unu rupio enhavas cent pajsojn.