5-a Azia Kongreso 2008: Ĉefa paĝo
Komentoj pri la retpaĝaro? Skribu al A. Giridhar RAO
Mapo | La malnuno | La hodiaŭa Kongresurbo | La vetero kaj horzono | Loĝado | La Kongresejo
La ĉefurbo Bengaluro
|
---|
Bengaluro estas la ĝardenurbo de Barato kun siaj multaj ĝardenoj kaj bulvardoj. La Lalbag – La ruĝa ĝardeno – estis fondita antaŭ 200 jaroj! Bengaluro altiras multajn emeritojn, kiuj ĝuas la verdajn lokojn de la urbo. Bengaluro ankaŭ estas konata kiel la “Silikona valo” pro furora softvarindustrio; kaj pro multiĝo de la trinkejoj, Bengaluro nun estas ankaŭ urbo de trinkejoj!
Vetero: En februaro la maksimuma temperaturo en Bengaluro estas ĉ. 27˚C (80˚F) kaj la minimuma estas 15˚C (60˚F); la humideco estas 60%. Do, hela suno kaj malvarmaj noktoj. Portu puloveron kaj normalan vestaron. Barato havas nur unu tempozonon, 5,30 horojn antaŭ la GMT (UTC). Tiel estas, 14h00 GMT estas 19h30 en Barato.
Vojaĝplano: La bengalura flughaveno havas internacian alireblecon. Aziaj delegitoj de ekster Barato povas flugi rekte al Bengaluro de Singapuro aŭ Bankoko. Ankaŭ flugoj de eŭropaj landoj konektas al Bengaluro. La flugtempo inter Bengaluro kaj Delhio estas 150 minutoj; de Mumbajo (iama Bombajo) estas 70 minutoj kaj de Ĉenajo (iama Madraso) estas 40 minutoj.
Loĝado: Malĝojiga novaĵo estas ke Bengaluro estas unu el kelkaj multekostaj urboj en Barato. Sed LKK esploris divers-specajn malkarajn loĝlokojn en la urbo. Estas amasloĝejoj por tiuj kiuj volas tranokti malmultkoste. La tarifo estas inter 5 kaj 10 eŭroj nokte sen la matenmanĝo. Estas mezklasaj hoteloj, proksime de la kongresejo, kiuj kostas ĉ. 25 eŭrojn por persono por tago. La mantenmanĝo estas inkluzivita.
1. Oberoi, M.G.Road, Bengaluro. Kvinstela, verda etoso, centra lokiĝo. 160 ĉambroj. Bonega ĝardeno ĉirkaŭe. Unulita ĉambro: US$ 525, dulita: US$ 550. Kun matenmanĝo. Plus imposto 12%. http://www.oberoibangalore.com
2. The Chancery Pavilion, Residency Road, Bengaluro, kvinstela, centra lokiĝo, 234 ĉambroj, luksa etoso. Unulita/dulita ĉambro: US$ 160. Kun matenmanĝo. Plus imposto 12%. http://www.chancerypavilion.com/
3. President, Diagonal Road, Jayanagar, Bengaluro. Unulita ĉambro: US$ 80, dulita US$ 95. Kun matenmanĝo. Plus imposto 12%. http://www.presidenthotel.in/
4. Hotel Nandini, 4th Block, Jayanagar, Bengaluro. 26 ĉambroj. Unulita ĉambro (neklimatigita) US$ 40, dulita US$ 50. Klimatigita unulita US$ 45, klimatigita dulita US$ 55. Ĉiuj kun matenmanĝo. Granda librovendejo najbare! Plus imposto 12%.
5. Hotel Empire, 5th Block, Koramangala, Bengaluro. Dustela hotelo. Unulita, neklimatigita US$ 40, dulita, neklimatigita US$ 46. Klimatigita unulita US$ 45, dulita, klimatigita US$ 55. Ĉiuj kun matenmanĝo. Plus imposto 12%. http://www.hotelempireinternational.com/
6. Hotel Nandhana, 6th Block, Koramangala, Bengaluro. 48 ĉambroj. Kun matenmanĝo. Unulita US$ 90, dulita US$ 105. Plus imposto 12%. Ankaŭ eblas tranokti en la amasloĝejo, kiu kostas minimume 5 eŭrojn nokte. Sen matenmanĝo.
Se vi planas tranokti en la amasloĝejo bonvolu mendi tion. La amasloĝejo ankaŭ estas en malpli ol 3 kilometra distanco de la kongresejo.
La Kongresejo estas la konferencejo de la prestiĝa instituto NIMHANS, la Barata Instituto pri Mensa Sano kaj Neŭra Scienco, fondita en 1954. NIMHANS multe laboras en la kampo de neŭrologio kaj fiziologio de la cerbo. La kongresejo de NIMHANS estas loko por internaciaj eventoj tra la tuta jaro. Ĝi situas ĉ. 11 k.m.-ojn for de la bengalura flughaveno. La (anglalingva) retejo de NIMHANS
Poŝta adreso de la Kongresejo: NIMHANS Convention Centre, Hosur Road, Bengaluru 560 029, Karnataka, India