Raporto pri Esperanto-Agado dum la Monda Socia Forumo, Mumbajo, Barato, la 15a-22a de Januaro 2004

A Giridhar RAO
Ĝenerala Sekretario
Federacio Esperanto de Barato

Metu la montrilon surbilde por legi la fotoklarigon. Alklaku la fotojn por vidi pli grandajn versiojn.

Aya (dekstre) de Filipinoj promesas en la angla al Ranganayakulu, ke venontfoje ili babilados en Esperanto!"Inter tiom da interesaĵoj, jen la plej interesa," deklaris Ŝjam MOHITE, advokato, vizitante la budon de la Universala Esperanto-Asocio dum la Monda Socia Forumo (MSF) en Mumbajo, Barato.

S-ro Mohite estis inter la pli ol mil homoj kiuj scivolemis pri 'nia afero'. Ja imponis la gamo de homoj kiuj volis scii pri Esperanto -- agrikulturistoj, advokatoj, dommastrinoj, emerituloj, instruistinoj, ĵurnalistoj, monaĥinoj, pastroj, profesoroj, studentoj, tradukistoj, kaj plej videble,
ĉiuspecaj aktivuloj kontraŭ iu aŭ alia nejusteco en la mondo.

Por ĉiuj de tiuj ĉi homoj, kaj plurlingveco kaj lingvaj malsimetrioj estas ĉiutagaj realaĵoj -- realaĵoj des pli frapaj en tiu ĉi grandega evento, la MSF, al kiu inter la 16a kaj 21a de Januaro 2004, venis 80 mil homoj de 2.660 organizaĵoj el 132 landoj!

Agnoskante la gravajn lingvajn barilojn, tiu ĉi MSF havis ne malpli ol 13 'oficialajn lingvojn'! Tamen, ni ĉe la UEA budo, sufiĉe ofte aŭdis la malkontenton de la partoprenantoj pri lingva ekskludo. (Efektive, eĉ unu el la voluntulinoj en la senpaga tradukistara reto, Babels, kiu ja laboregis dum la MSF, plendis al mi pri la malfacilecoj kaj breĉoj de tiu ĉi interpretistara servo.)

Ranganayakulu (dekstre) sxercas kun kamparanoj el la subsxtato de KeralaoNesurprize do, ke la vizitantoj al nia budo interesegis pri lingva demokratio kaj tuj konsentis pri la bezono de facila kaj neŭtrala lingvo. "Jen Esperanto!" ni diris -- Alia Lingvo Eblas ni sloganis, eĥante la sloganon de la MSF -- Alia Mondo Eblas.

La respondoj kuŝis en la gamo: Ĉu vere? Bonvolu diri plu; 117-jara lingvo! Kial mi ne jam aŭdis pri ĝi?; Ŝajnas hispaneska -- kial vi opinias, ke la hispana estas neŭtrala?; Tro eŭropeca, ĉu ne, ĉu fakte taŭgus por ni neeŭropanoj?; Kial ni bezonas plian lingvon: ĉu ne jam sufiĉas la ekzistantaj?

Tamen, dirindas, ke frape malmulte da vizitintoj suferis pro tio kion ni povas Pironeske nomi La Kliŝa Malsano: Jam venkis la mondon la angla!

La kaŭzo, parte, estas ke ni budanoj -- d-ro P V RANGANAYAKULU de Tirupatio, s-ro Nischad SALAM de Puneo, kaj mi de Hajderabado -- parolis kun la vizitintoj ne nur en la 'ĉiopova' angla, sed ankaŭ en la hindia, kanara, malajalama, maratha, telugua, kaj la urdua. Efektive, multaj baratanoj vizitis la budon ĝuste pro la fakto, ke ni videble aspektis barataj! Kamparanoj, precipe, ĝojegis babiladi en siaj propraj lingvoj pri ekzotaĵo kiel Esperanto.

Giridhar (maldekstre) babiladas en Esperanto kun GuySe temi pri ekzotaĵoj, ni ankaŭ sukcesis aldoni la francan al nia lingvaro! Tiu lasta, danke al s-ro Guy BARBIER kiu subite aperis ĉe la budo kaj anoncis, "Saluton! Mi lernis Esperanton antaŭ du monatoj."

Kaj Guy jam parolis Esperanton pli bone ol la angla! Li do rapide iĝis nia 'Elmontraĵo A' (kiel oni diras en la kortumo!) -- jen demonstro de kaj la facileco kaj la utileco de Esperanto.... Multaj venis poste nur por kontroli la lingvon de nia kunbabilado. Krome, ĉiutage du aŭ tri homoj venis al la budo, malkaŝante ke ili iam lernis Esperanton, kaj mirante, ke la lingvo 'ankoraŭ vivas'. Bedaŭrinde, pro nia malmulto, kaj pro la konstanta fluo de vizitantoj, ni tute ne povis partopreni en iu ajn de la pli ol mil seminarioj kaj kunsidoj kiuj okazis samtempe en la MSF.

Al ĉiuj kiuj vizitis nian budon, ni disdonis flugfolion unupaĝan. Ni adaptetis la retpaĝon de 'oftaj demandoj' ĉe la Multlingva Inform-centro pri Esperanto. Ni ĝisdatigis la retadresojn tie, kaj aldonis kontaktinformon pri la Federacio Esperanto de Barato (FEB). Tion ni ankaŭ faris dum la Azia Socia Forumo en Januaro de 2003 (vidu la 2003-januarajn afiŝojn miajn en la diskutlisto Socia-Forumo-Esperanto.

Ranganayakulu (maldekstre) kun Jan el Germanujo -- du monahxinoj duonkasxe preterauxdas lin!Ni ankaŭ multobligis la seslingvan flugfolion de SAT, kiu fokusis pri lingva demokratio. Sufiĉe da eksterlandaj vizitintoj interesiĝis pri ĝi.

Krom tiuj ĉi, ni montris la viglecon de la Esperantujo per revuoj, libroj, lernolibr(et)oj kaj vortaroj. Multaj konvinkiĝis, ke ne temas pri ia privata ludo. Interese, multaj vizitintoj, inkluzive nian advokaton s-ro Mohite, revenis kun siaj geamikoj por ke ni prezentu 'nian aferon' ankaŭ al ili!

Siajn retpoŝtadresojn kun ni lasis multaj vizitintoj. La tasko dum la venontaj semajnoj estas kontakti ilin, kaj (re)doni la lernorimedojn tra la reto. Efektive, informas min amiko Ranganayakulu, ke filipinanino Aya -- politika aktivistino kiu ĉeestis la MSF-on -- ĵus lin kontaktis, esperante, ke venontfoje ili povos interparoli en Esperanto!

Guy (maldekstre) francigas al Abdou (meze) el Nigxero tion kion Giridhar diras en Esperanto!Registrado por la evento kaj la budo kostis 86 eŭrojn. Kaj nia tuta oktaga agado inkluzive niajn vojaĝkostojn kostis 7.620 rupiojn (133,82 eŭrojn): do, entute 219,82 eŭrojn.

La ĉefa kaŭzo de tiu malalta kosto estis nia senpaga loĝado ĉe amiko Rajeshwar Reddy [raĝeŝvar redi]. Pro sia gastigemo, li ja pruvis sin vera amiko de Esperanto! Mi dankas lin elkore. Dankindas ankaŭ miaj kunagantoj -- Ranganayakulu, Nischad kaj Guy pro la tute malavara dono de tempo kaj energio.