Fenestro

Revueto de la Federacio Esperanto de Barato 

De la Redaktoroj

Saluton!

Ho ve, nur la dua numero chijara: klare mankas ofteco! Ni provu, ni provu. Bonvolu helpi nin per kontribuajhoj!

Sed post tia longa interrompo aparte ghojige ni audis pri la sukcese kompletita kurso en Tirupatio. Vidu la raporton de d-ro Ranganayakulu. Sendube plikuraghigis la 12 novajn geverdulojn la pasinta FEB-a kunveno en Tirupatio. Pli da pruvo, se pruvo efektive necesas, ke kontakto -- ech dutaga kontakto -- kun samlingvanoj ege helpas lingvoakiron.

Kaj la kontakto efektive estas la temo de tiu chi numero: la kontakto de bolivano kiu vizitis la supremenciitajn gelernantojn; tre ghojigaj personaj kontaktoj faritaj Che la berlina UK-o pasintsomere; kontaktpetoj el du foraj landoj: australio, Brazilo, kaj Pollando; kaj ech virtuala kontakto pere de la Interreto!

La efiko de tiu kontakto, almenau por unu el la tirupatianoj estis tuja: nia nova verdulo, s-ro B Purushottam, verkis poemeton por tiu vizitanta bolivano, kaj afable sendis la verkajhon al ni! Dankon s-ro Purushottam! chu ankau la bolivano respondis al vi poezie?

S-ro Robert Kaminski el la urbo de Lodz (Lodzo), Pollando, "petas chiujn esperantistojn sendi al [sia] lernejo leterojn kun salutoj kaj gratuloj".

La brazilano, s-ro Pekim Tenorio Vaz, invitas niajn legantojn artikoli: ek al la laboro!

Ech pli interesa estas la peto de s-ro Wojciech Zbik el australio. Li volas ke... sed mi ne malkashu lian deziron! Bonvolu legi ghin, kaj helpu lin se vi eventuale povas tion fari!

Fine, ni aldonas novan sekcion pri la kontribuintoj de nia revueto, por ke ili estu senpere kontakteblaj. Bonvolu do nepre sendi viajn aktualajn kontakt-detalojn kun viaj kontribuajhoj.

ghuu!

tirupatanoj.jpg (32045 bytes)Kvar-monata Esperanto Kurso en Tirupatio Finita

P V Ranganayakulu

La Tirupati Esperanto-Klubo organizis Bazan Esperanto- Kurson ekde Novembro 1998 ghis la komenco de Marto 1999 por 12 studentoj en Tirupati Junulara Gastejo. Ok dek du-horaj klasoj chiu dimanche sufichis instrui la lingvon kontentige. La grupon vizitis s-ro Hugo Soria, esperantisto el Bolivio, Suda ameriko, je la 21a de Februaro 1999 kaj parolis en Esperanto pri Bolivio. La novaj lernintoj povis bone interkomunikighi kun la boliva gasto. P V Ranganayakulu instruis la tutan kurson, kun la helpo de s-ro Vijayakumar, la prezidanto de la Tirupati Esperanto asocio. S-ro abdul Salam, la prizorganto de la Junulara Gastejo prezidis la kunvenon.

Bonvenon!

B Purushottam

Ho amiko el Bolivio
Al mia lando Barato Bonvenon
Por artoj mia lando estas trezoro
Por lingvoj mia lando estas mino
Ni amas esperanton
Kaj amas ankau esperantistojn
Renkontu nian manon, Kamrado
Kaj sentu malpezon en via koro!

La gastigema gastejo de Tirupatio!

P V Ranganayakulu

La Junulara Gastejo en Tirupati ne nur gastigas la Tirupatian Esperanto-asocion chiu dimanche sed ankau la gastojn al la loka klubo de tempo al tempo. Intertempe vizitis la klubon d-ro a Giridhar Rao el Hyderabad, s-ino Sovona el Kalkato, s-ro Battarai el Nepalo; kaj -- kiel jam menciite -- s-ro Hugo Soria, esperantisto el Bolivio. chiu okaze la klubanoj kunvenis en la Junulara Gastejo por auskulti la gastojn. Jen atestas kelkaj fotografoj pri tiuj eventoj.

Peto el Pollando

Robert Kaminski
Łódź (Lodzo), 22.10.1999

Karaj Samideanoj!

Ni petas Vin helpi en nia laboro. Bonvolu aperigi en Via Gazeto nian anonceton kiu povas tre helpi al nia lodza agado. Novaj junaj esperantistoj, kiuj tiel mankas inter ni, povas plivigligi kaj savi nian movadon.

Lernejo je la nomo de Ludoviko

La 140 datrevenon de naskigho de Ludoviko Zamenhof lodzaj esperantistoj festos en XXXI Liceo. La mezlernejo je la nomo de Ludoviko Zamenhof post longa pauzo organizas esperanto-kurson. Lernantoj ne tro multnombre volas partopreni en ghi. Plej grava problemo inter ili estas manko de informoj pri E-agdo. Por kuraghigi la lernantojn kaj persvadi instruistojn ni tre petas chiujn esperantistojn sendi al la lernejo leterojn kun salutoj kaj gratuloj okaza de la festo de ties grava patrono. Dum la festo ni preparos ekspozicion kun informoj pri Esperanto, chiuj leteroj kaj mapo kun lokoj de kie ili venis. Precipe agrable estos ricevi leterojn el lernejoj je la nomo L. Zamenhof.

Bonvolu skribi al la adreso:

XXXI Liceum Ogolnoksztalcace
im. Ludwika Zamenhofa
ul. Kruczkowskiego 4
PL 93-239 Lodz
Pollando.

Kun varmaj bondeziroj estraro de Lodza filio de PEa

Robert Kaminski

Peto el Brazilo

Pekim Tenorio Vaz
Belem, Barzilo, 11.10.99

Estimata Samideano Bharata,
Bonvolu eldonigi la sekvantan anonceton en la periodajho Fenestro.

Tiu, kiu povas kaj volas skribi du-, tri-, au kvar-paghan artikolon pri la temo "Kial mi estas Esperantisto au Esperantistino", au "Miaj travivajhoj en Esperantio" por esti ero de artikolara libro, kies autotoroj estos E-istoj el diversaj landoj, bv. skribi al mi pri tio. La artikoloj-eseoj konsistos el du, tri, kvar, kvin au ech pli da paghoj.

Biografieto de la autoro akompanos chiun verkajheton, ekz. naskighjaro, lando au etno, profesio, literaturo publikigita, landoj vizititaj, interesoj, hobioj, aktivado en Esperantio, ktp.

Mi anticipe dankas vin

Pekim Tenorio Vaz
vazpekim@amazon.com.br
Caixa Postal 182
Belem - Pa
BR-66017 - 970
BRAZILO

Mia Berlinadoprelegante.jpg (20352 bytes)

A Giridhar Rao

Kiel priskribi la senton? Preskau tri mil homoj parolante, ridante, balbutante kaj sakrante (jes!) en la lingvo Esperanto! (Kaj mi mensokule vidas la kongres-veteranojn el niaj legantoj ridetantajn memoroplene pri siaj spertoj kiel uk-anoj unuajfojaj!)

Finfine en Berlino, geamikoj foraj akiris vochojn kaj vizaghojn. Unu el tiuj rekonis min per mia foto elshutita de mia TTT-ejo! Li mansvingis la elprintajhon elretan sub mia nazo demandante, "Vi ja estas Giridhar, chu ne?"

Mi lautlegis prelegon titolita "La Tutmondigho kaj la barata agrikulturo" kadre de la Kongresa Temo, "Tutmondigho: Shancoj por Paco?" Vi povas legi la tekston de mia prelego (ankau la anglan version!) che mia TTT-ejo: http://www.geocities.com/agrao99.

Memorinda Kongreso!

Peto el Australio

Wojciech Zbik

Jen anonceto de s-ro Wojciech Zbik, el Australio:

"Saluton! Estas mi 25-jara, loghanta en Australio Polo. "Paserchjo". Estas mi studanto de Bibliotekismo, Astrologio kaj   Filozofio. chi-jare intencas mi la studadon fini. Decidis mi do ekserchi mian estontan vivkamaradinon. Devenas mi de tradicio Katolika kaj ghin daurigas, sed enkore estas mi Panteisto. Estas mi morala vegetarano kaj familio estas por mi la plej granda tera gravajho. Pro tio chi mi ekpensis, ke kun Hinduistino interkomprenus mi plej facile.

Nu, serchas mi modestulinon, ne pli altan ol mi (170cm), etan, vegetaraninon, kuraghan, reflekteman. Ne interesas min shia richeco, nek eduknivelo, nek "la grandeco de shiaj mamoj", sed volus mi por ke shi estu lojala al si mem kaj nezorganta pri aperajhoj, nek pri alies opinioj.

Estas mi Kankro / Kankro levighanta kun Luno en Fishoj -- lau la Okcidenta astrologio (3.35 a.m. 1973, 52N15, 21E00), amema, idealisma ermiteto. Volas mi vivi por iu, kiu volus por mi vivi.

chu volus Vi min helpi?
Wojciech Pawel Zbik
41 Mira St. Gepps Cross 5094, S. Australio, (08)82601831

PS: Jam en Pollando legis mi pri la malghoja sorto de vidvinoj en Hinda tradicio. Pro tio chi, jam tiam pripensis mi, ke estus nobel kun juna vidvino barata edzighi."

La verda reto: kunbabilado per la Interreto

A Giridhar Rao

chu vi scias ke vi povas konversacii kun samlingvanoj sur la reto? Jes! La plej simpla softvaro por fari tion estas la softvaro Microsoft Chat 2.5. Elshutu la softvaron MS Chat 2.5 senpage el http://www.microsoft.com/windows/ie/chat.

Por pli da informo, vizitu la TTT-ejojn "#Esperanto sur Dalnet" che http://www.saluton.nu kaj Kanalo "#Esperanto en IRC" che http://www.esperanto.net/veb/irc-esp-eo.html.

Vizitu ankau la europan babilejon esperantan, la VEK-ejo: La Virtuala Esperanto-Kongresejo! che http://www.zait.uni-bremen.de/Esperanto/VEK/Telnet.html vi trovos homojn — chefe gejunulojn — kiuj verdas flue, bonveneme….

Jen kelkaj terminoj ret-babil-rilataj. Tiuj kiuj estas markitaj per stelo estas cherpitaj el tiu bonega, Komputada Leksikono de Sergei Porkovskij, enkondukita al niaj legantoj pasintnumere (che http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/UTF8/DEFAULT.html)

Kontribuintoj

S-ro Robert Kaminski, XXXI Liceum Ogolnoksztalcace, im. Ludwika Zamenhofa, ul. Kruczkowskiego 4, PL 93-239 Lodz, Pollando.

S-ro B Purushottam, 83 Sarojini Devi Street, Tirupati 517 507.

D-ro P V Ranganayakulu

D-ro A Giridhar Rao

Pekim Tenorio Vaz, Caixa Postal 182, Belem-Pa, BR-66017-970, BRAZILO. vazpekim@amazon.com.br.

Wojciech Pawel Zbik, 41 Mira St. Gepps Cross 5094, S. Australio. Tel (08) 82601831
paserchjo@excite.com.

1