Fenestro

Revueto de la Federacio Esperanto de Barato

Aprilo 2000

Fenestro, publikajxo de la Federacio Esperanto de Barato.
Redaktoroj: D-roj P V Ranganayakulu kaj A Giridhar Rao.
Redakcio: 103 Prithvi Apartments, 1-1-214/2, Chikkadpalli, Hyderabad 500 020.
Tel +91-40-7620307. Retposxto: a.giridhar@cgiar.org.


De la Redaktoroj

Saluton!

Jen ni, denove, en la nova jarmilo! Ni esprimas cxion bonan al vi cxiuj en tiu cxi nova epoko. Estu fruktodona nia kunlaborado!

Nia unua kontribuajxo cxinumera estas tiu de d-ro Renato CORSETTI, la Vicprezidanto de la UEA. Li invitas vin partopreni mondskalan uneskan kampanjon. Interese, gxuste la sukceso de la kampanjo ankaux pliprecizigos la nombron de esperantistojn sur la planedo!

Primanifestante, nun akireblas la traduko de la Manifesto de Prago en la ho-a, la manipura, kaj la bengala lingvoj (la lasta vi ja povas legi cxi tie!). Tiu Manifesto, kiel plejmulte el vi sendube jam scias, estas grava moderna deklaro pri la bezono por Esperanto, kaj la celoj kiujn la lingvo kaj la movado apogas.

Se resti cxe la sama temo de la kialoj kaj kieloj de nia lingvo internacia, ni menciu ke la prezidanto de FEB, d-ro Abdul SALAM, estis lastatempe intervjuita de la angla-lingva tagjxurnalo The Times of India. D-ro Salam donis bazan informon pri la lingvo kaj la landa kaj monda movadoj, kaj eksplikis la bezonon por la lingvo Esperanto en la nuna mondo. Ni diru ke laux pasintjare farita enketo, The Times of India havas 4.3 milionojn da legantoj! Legu la intervjuon cxe nia TTT-ejo: http://www.geocities.com/bharato.

Cxinumere ankaux trovigxas raporteto pri mirinda vojagxo. S-ro Atilio ORELLANA ROJAS, direktoro de la Internacia Esperanta Instituto, la Hago, Nederlando, vizitis la sxtaton de Asamlando, por instrui Esperanton tie! Legu pri la instruisto, la instruintoj, kaj la instruado mem, sube.

Inter aliaj vojagxoj cxinumeraj trovigxas tiu de s-ro KALESWARA RAO el Tirupatio, kiu himalajis por cxeesti la faman Himalajan Renkontigxon en Nepalo. Ankaux cxinumere ni havas raportetojn pri la vizitoj de samlingvanoj el Svislando, Germanio, kaj Japanio.

Finfine, de Tirupatio ni auxdas pri la komencigxo baldauxa de la 4a Esperanto Kurso. Vidu la detalojn sube.

Viaj kontribuajxoj, komentoj kaj sugestoj estas bonvenaj!

Supren

Subskribu Manifeston, kaj Eltrovu la Nombron de Esperantistoj!

Renato CORSETTI

N.d.l.r: Ni ricevis la suban en la ret-listo VEKI. Vidu sube, la rubrikon "La verda reto" por pli da detaloj pri VEKI.

Karaj kunlistanoj, de tempo al tempo ni kvereletis inter ni pri la nombro de esperantistoj en la mondo. Jen la okazo por fari nian "popol-nombradon".

Kampanjo pri la Manifesto 2000 de Unesko

La Generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj proklamis la jaron 2000-an "Internacia Jaro por la Kulturo de Paco". Unesko ricevis la taskon zorgi por ke la jaro igxu okazo por pripensado kaj agado favore al Kulturo de Paco.

Grupo da Nobel-pacpremiitoj projektis Manifeston okaze de la 50-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La kampanjo cxirkaux gxi celas kolekti 100 milionojn da subskriboj prezentotaj al la Generala Asembleo de UN dum venonta Septembro. La Manifesto 2000, aperigita de Unesko en kelkaj lingvoj, estas nun aperigita en Esperanto de UEA.

La subskriboj de esperantistoj (aux kolektitaj de esperantistoj) estos registrataj en aparta fako de la komputila inform-banko cxe Unesko. Tial ni havas sxancon (montri kiom esperantistoj subtenas aktualajn kampanjojn por pli bona mondo) sed ankaux riskon (se la partopreno de esperantistoj estos tro malgranda).

Pro tio ni apelacias al vi por ke vi:

En la faldfolio mem estas spaco nur por unu subskribo, sed vi rajtas fotokopii la subskrib-folion tiom da fojoj kiom vi bezonas, kaj vi rajtas ankaux simple kolekti la subskribojn (kun cxiuj indikitaj informoj pri la subskribintoj) en aparta normala, blanka folio.

Vi rajtas ankaux simple subskribi kaj subskribigi rete cxe "http://www.uea.org/2000.html".

ATENTU: VI RAJTAS KOLEKTI KAJ RETE KAJ PAPERE SUBSKRIBOJN ANKAU DE NEESPERANTISTOJ.

Car la Manifesto estas mallonga, cxiu sendube povos facile traduki gxin aux la esencon al sia nacia lingvo por neesperantistoj.

Sendu la surpapere kolektitajn subskribojn al UEA. UEA mem zorgos por ke ili estu enmetataj en la komputilon de Unesko. Se vi subskribas rete, la tuta afero okazos auxtomate, kaj vi ne devas fari ion alian.

Pro la grandega celo de cxi tiu kampanjo, kaj pro la fakto ke la agado de esperantistoj estos senkompate klara, mi certas ke vi cxiuj faros vian eblon por montri al la mondo, ke Esperanto estas nepre atentinda parto de la Kulturo de Paco kaj ke esperantistoj estas nepre atentinda parto de la monda pac-amanta socio.

Dankon kaj tre amikajn salutojn

Renato CORSETTI

UEA, vicprezidanto

Supren

La 4a Esperanto Kurso Komencigxos - Aligxu Nun!

P V RANGANAYAKULU

La Tirupati Esperanto Asocio planas organizi la 4an kurson Esperantan por la komencantoj. La kurson instruos S-roj VIJAYAKUMAR, RANGANAYAKULU kaj aliaj. Tiuj kiuj volas partopreni la kurson devige farigxos membroj de la Junulara Gastejo de Tirupatio cxar la kurso okazos en la Junulara Gastejo.

Supren

El Argentinio, tra Nederlando, al Asamlando!

Atilio ORELLANA ROJAS

Longtempe dezirata revo fine ektrovis ian vojon al realigxo, kiam decembre de la pasinta jaro mi babiladis kun unu el miaj gelernantoj en la koridoroj de la Lingvoinstituto "Narwal" dum Esperanto-kurso tie kadre de la projekto "Indigxenaj Dialogoj" (ID). Li, S-ro Jebra MUCHAHARY, direktoro de elementa lernejo en la sxtato Assam (orienta Barato) invitis min instrui tie Esperanton.

Li tuj komprenis, ke reveninte de Nederlando post lernado de Esperanto, se li ne praktikas la lingvon, se li ne parolas, skribas, aktive uzas gxin, li simple malpliigos siajn konojn iom post iom. Lia strategio estis, do, Esperantigi la lernejon, tiel, ke li havu cxiuangule kun kiu uzi Esperanton!

La unua pasxo estu, do, instrui al la instruistaro tiel ke ili siaflanke poste dauxrigu la laboron kun la lernantaro. Certe kun mikso de entuziasmo kaj la espero dissemadi Esperanton ankaux en tiu mondoparto, mi planadis la alvenon al lia regiono.

La projekto estis elpensita tiel, ke mi kunvenigu la jam lernintojn de la 2 antauxaj ID-kursoj logxantaj en Barato kaj Nepalo por plueniri la vojon en nia lingvo kaj ke mi cxefe instruu Esperanton al la stabo de la lernejo por tiel krei Esperanto-neston en Assam.

La klaso de 2000: Enkondukita al Esperanto de Atilio ORELLANA ROJAS (dekstre)Atilio ORELLANA ROJAS
La klaso de 2000: Enkondukita al Esperanto de Atilio ORELLANA ROJAS (tondita)

La lernejo de Jebra trovigxas en la malgranda vilagxo Bijni, atingebla post plurhora veturado meze de fascina pejzagxo, plena je verdo kaj spicita per la tre buntaj koloroj de la kamparanaj vestajxoj. Ne granda distanco apartigas tiu vilagxo de la landlimo al Butano.

La entuziasmo de la instruistaro de la lernejo St. John's Mission vere impresis min profunde. Plurhora instruado cxiutaga ne lacigis ilin. Male, ili estis cxiam pli kaj pli avidaj kaj aktivaj, kiam ili pasadis tra la gramatiko kaj nura kanto kaj ritma dancado suficxis por refresxigi la klasanojn.

Jam en la unua tago ili petis al mi, ke mi ne limigu mian instruadon al la lingvo Esperanto, sed ke mi priparolu ankaux didaktikon kaj metodikon, cxar se ili volas instrui la lingvon, ili akiru ankaux iajn bazojn por la prilingva instruado.

Dudek kvin instruistoj, do, sekvis tian trejnigxon kaj nun ili kapablas komuniki en nia lingvo. Nia laboro inkluzivis ecx tradukadon! Komence de la kurso, Lakhi, la instruistino pri muziko por bonvenigi min, kantis cxarman kanton en la boroa lingvo (la lingvo de la popolo tie logxanta) dum kelkaj el la lernantinoj dancadis gxin. Min tre emociigxis tiu ritmo kaj cxiutage ni provis eltrovi la gxustan tradukon kaj akordigi gxin al la muziko de la origina verko. La kanto, "Eksidu, hej", estis kantita de ni cxiuj dum la fermo de la kurso.

Certe granda laboro estas semi, inspiri, entuziasmi kaj tute alia estas plu konservi tian torcxon, kiam multaj aliaj okupoj kaj problemoj bezonas atenton. Tial, mi petas al vi, leganto, provu dedicxi momenton por skribi karton al ili, tio certe sentigos al ili, ke pliaj personoj en la mondo ja volas uzi, komuniki per Esperanto; se en via biblioteko estas kromaj ekzempleroj de iu E-libro, sendu al ili tiujn. Ili nepre bezonas cxian helpon kaj subtenon de nia Esperanto-parolantaro! Jen ilia adreso: St. John's Mission, PO Bijni, Dist Bongaigaon, IN-783 390 Assam, Barato).

Ci tiu vojagxo estis mirinde inspira al mi kaj profunde dankas al cxiuj instruistoj en St. John's Mission, pro ties nelacigebla simpatio, pro tiom da entuziasmo en la lecionaj horoj kaj cxefe por sentigi al mi, ke Esperanto ja utilas por venigi la mondon ankaux al tiom foraj lokoj kaj doni al ili esperon pri amikaj kaj pacaj kontaktoj.

Supren

Svisaj cxokoladoj kaj ajurveda masagxo - Gastoj en Tirupatio!

P V RANGANAYAKULU

La Tirupati Esperanto Asocio gastigis du esperantistojn el Svislando en Marto. Ges-roj Ruth kaj Bert el Winterthur (apud Zuriko), aktivaj apogantoj de la germana fonduso Hecks, ankaux estas esperantistoj. Ili alvenis al Tirupatio je la 5a Marto kaj restis kvin tagojn antaux ol foriri al Nellore en Andhra Pradesxo. Ili prelegis pri siaj laboro, lando kaj lingvoj al la TEA-anoj. Svisaj cxokoladoj kaj ajurveda masagxo estis intersxangxitaj!

Supren

Tirupatiano himalajas en Nepalo!

P V RANGANAYAKULU

La 3a Internacia Himalaja Renkontigxo: S-ro KALESWARA RAO, membro de la Tirupati Esperanto Asocio kaj komencanto en la lingvo, partoprenis la 3an Internacian Himalajan Renkontigxon organizita de la Nepala Esperanto Asocio (NEspA) en Februaro kaj Marto cxijare. Li regalis la esperantistojn de Tirupati pri sia sperto en Nepalo dum la renkontigxo. Lia vojagxo mem al Kathmandu pere de Gorakhpur kaj Sanauxli trajne estis interesoplene. NEspA kapable traktis la gastojn kaj ebligis esperantistojn el dekoj da landoj viziti Muktinath, la sankta loko en la himalaja dezerto, apenaux vizitata de la turistoj. Ne maltrafu, do, la 4an Internacian Himalajan Renkontigxon en la jaro 2002!

Supren

Tranepale venis Germano

A Giridhar RAO

Jiri Proskovec (maldekstre) kun sia hajdrabad amiko, Giridhar RAOPost la Himalaja Renkontigxo, kompreneble, la partoprenantoj kaptis la okazon travagi la regionon: s-ro Jirí PROŠKOVEC ne estis escepto. Li vizitis Hajdrabadon en la frua Marto kaj spezis kelke da horoj cxe ni. La 37-jara Jirí efektive estas Cehxo kiu jam de longe logxas en Dortmund, Germanio. Kvankam Jirí trejnigxis kiel ingxeniero pri la materiala tekniko, li nun laboras en la esperanto biblioteko Münster en Dortmund. Vizitu nin denove, Jirí!

Jirí PROŠKOVEC (maldekstre)
kun sia hajdrabada amiko, Giridhar RAO

Supren

Lauxlegenda vizito el Japanio!

HUZIWARA Keisuke

N.d.l.r: Kej-cxan - kiu formale nomigxas HUZIWARA Keisuke - estas studento de la fako de lingvistiko kaj studas la bangladesxan kaj nordokcidentan baratan lingvon, Cxakma. Jen Kej-cxan mem:

Al karaj barataj samideanoj

Kej-cxan (maldekstre) en hajdrabada restoracio kun Probal DASXGUPTOMi estas vojagxanto el Kioto, Japanio. Nun mi vagabondas en Barato. Fakte estas por mi la tria vizito al la lando,
al kiu respondecas "Mecca Masjid" en Hyderabad. Cu vi scias la legendon? Nome, kiu unufoje sidigxas en la granda segxo en "Mecca Masjid", denove vizitos la lokon. Pro tiu legendo mi denove estis en Hyderabad kaj estos. Kaj nun mi mem volas krei novan legendo: tiu, kiu alskribis al tiu cxi revueto, denove alskribos! Dankon, kaj gxis la venonta.

Kej-cxan (maldekstre) en hajdrabada restoracio
kun Probal DASXGUPTO

Supren

La verda reto: VEKI

A Giridhar RAO

Inter la multaj verdaj "e-ejoj" (t.e. ejoj elektronaj) sur la interreto estas VEKI: La Virtuala Esperanto-Klubo Internacia. Jen la mem-priskribo:

Nia klubo estis kreita por helpi la disvolvigxon de la internacieco de Esperanto en la diversaj komunumoj tra la mondo. VEKI funkcias sub la auxspicioj de BEL (Brazila Esperanto-Ligo).

VEKI emas helpi la disvastigxon de Esperanto en la diversaj lingvaj komunumoj, helpante la novulojn kaj la jxurnalistan medion, samkiel dauxre kaj haste informadi la esperantistaron pri la gxeneralaj temoj koncerne ne nur la movado, sed ankaux la socia reago al nia lingvo.

Supren

Kontribuintoj

D-ro Renato CORSETTI
Colle Rasto
IT-00036 Palestrina
Italujo
D-ro P V RANGANAYAKULU (por helik-posxta kontakto, vidu la informon pri la Redakcio supren)

S-ro HUZIWARA Keisuke D-ro A Giridhar RAO (por helik-posxta kontakto, vidu la informon pri la Redakcio supren)

S-ro Atilio ORELLANA ROJAS
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag
Nederlando

Supren

1