Fenestro

Revueto de la Federacio Esperanto de Barato

Auxgusto 2001

Lasta sxangxo: 3a de Septembro 2001

Fenestro, publikajxo de la Federacio Esperanto de Barato.
Redaktoroj: D-roj P V Ranganayakulu kaj A Giridhar Rao.
Redakcio: 'Sudarshan', 3-5-819, Hyderguda, Hyderabad 500 029.
Tel +91-40-3232989. Retposxto: a.giridhar@cgiar.org.


De la Redaktoroj

Resaluton!

Post longega pauxzo, jen denove, Fenestro. Legu plurlokajn raportetojn en tiu cxi numero.

Nia unua raporto temas pri Indavizito -- nova iniciato de samlingvanoj el Tirupatio. Raportas pri tio, D-ro P V Ranganayakulu.

Raportetas deeksterlande pri sia aktuala vivo, D-ro Abdul Salam, la Prezidanto de FEB.

Ankaux de eksterlando, sed de pli proksime ol D-ro Salam, salutas nin amiko el Pakistano.

Kvankam mankas al ni raportoj de la alia landolokoj kie aktivas 'nia afero', ekzemple, la subsxtato de  Okcident-Bengallando, jen raporteto pri tiu cxi subsxtato, pli gxuste, la nomosxangxo de la cxefurbo.

Nia kutima rubriko, La Verda Reto temas cxinumere pri la starigo de kunlabora reto kibera, la diskutgrupo Azia-Kunlaboro.

Kiel kutime, viaj kontribuajxoj, komentoj kaj sugestoj estas bonvenaj!

Supren

Mia Cxiutaga Vivo

D-ro Abdul Salam

Jogo kaj Esperanto -- miaj cxefaj misioj: Abdul SalamDu misioj 'jogo kaj Esperanto' cxefaj kaj gravaj en mia vivo enkondukas min suficxe bone. Per jogo mi povis dauxrigi mian sanon fizike, mense kaj anime, tute normale. Kontraux la malfacilajxoj pro mia blindeco, mi sukcesis atingi ekvilibron kaj harmonion en mia cxiutaga vivo.

Mi estas kontenta pri mia familia vivo. Mi edzigxis kun Gracy en 1961. La du filoj, Nischad kaj Remi, fartas bone.

Ekde 1967, mi agadas kun blindul- kaj handikapul-agadodgrupoj nacie kaj internacie por siaj evoluo. 

Havante universitatajn diplomojn en la politikscienco kaj la lingvistiko, mi faris akademian kaj registaran laboron por preskaux 3 jardekoj en lingva esplorado kaj socia bonfarto.

Ekde 1979, kiam mi eklernis Esperanton, mia vivo sxangxigxadis iom post iom -- persone, profesie kaj socie. Dank' al mia elekto, en 1992, kiel nacia prezidanto de 'Federacio Esperanto de Barato', mi laboradas por disvastigi la Esperanto-movadon kaj nacie kaj internacie.

Por realigi mian revon vojagxi tutmonde - t.e. efektivigi kelkajn celojn -- dum la pasintaj 12 monatoj, mi logxas en Usono, kaj planas programojn ankaux en aliaj landoj. Usono estas la 17a lando kiun mi vizitis. Kio do estas miaj celo kaj programo?

Mi nun lernadis la teknikojn kaj teknologion kiuj helpas blindulojn efike agadi kaj uzi elektronikajn ilojn nome, parolantaj komputiloj. Pere de la retkomuniko, mi agadas internacie kun grandaj sukcesoj. Mi tute neniam memoras ke mi estas blinda, nek havas tempon por memori tion.

Dum la pasintaj 23 jaroj, mi povis partopreni en multaj lokaj kaj naciaj Esperanto kongresoj, kluboj kaj kunsidoj en diversaj landoj. Tiuj inkluzivas la Esperanto-jarcenton kaj Universalan Kongreson en Varsovio 1987, kaj la UK-o en Tampere, Finlando en 1995; la ELNA-n nacian kongreson en Salt Lake 
City, Usono 2001; kaj la monatan Esperanto-klubon de Hokkaido Esperanto League en Japanio en 2001.

Tamen, la plej granda sukceso laux mi estas gvidi la Esperanto-movadon de FEB en pli ol 200 vilagxoj en la distrikto Pune en Barato. La kamparanoj havas nun eblecon por auxdi kaj auxskulti pri Esperanto kaj lerni la lingvon volonte. La Esperanto Komitato por Monda Solidareco Kontraux Malsateco en Francio estas unu internacia organizajxo el multaj kiu forte pripensas kunlaboradon kun mi por la ekonomia evoluo de la kamparanoj en Barato.

Mi estas lernanto cxiama. Ne lerni nur por memstaradi, sed ankaux pro gxuo kaj gxojo; alikaze estus vivi kaj morti kiel la bestoj kaj birdoj. Lernante mi sercxadas novajxojn kaj plibonigas miajn celojn kaj programojn sencxese.

Cxiu momento kaj tago sxajnas nova al mi; tial mi bone utiligas mian tempon. Cxirkau 5-6 horoj mi dormas, laboras dum la ceteraj 19 horoj. Prizorgi ankaux mian korpon, menson kaj animon signifas laboro por mi. Pensante pri la vivsignifo de la homo kaj homarismo, mi laboras cxiu tage. La medio estas la HELPO Fondajxo. La celoj estas disvastigi la mesagxon pri tuta sano (jogo) kaj tutmonda interpersona komuniko, tiel estas, Esperanto.

Supren

Probal vidas la lumon!Nomosxangxo -- Calcutta : Kolkata :: Kalkato : Kolkato

Probal Dasxgupto

Pasintjare en Junio retleteris al mi Renato CORSETTI:

"probal: vi diris en via letero
 
> ... kolkato.
 
mi komprenas ke tiu formo estas lau' vi la preferinda por la nomo de tiu urbego, c'u ne?"

Jen mia respondo:

dank' al iniciato de la grava bengallingva verkisto sunil gangopadhyay, ekde 1999 la oficiala anglalingva nomo de la cxefurbo de la barata sxtato okcidenta bengallando estas ne plu calcutta, sed latinliterigo de la bengallingva nomo, do kolkata. la sxangxon oficiale faris la sxtata parlamento k.s. nun do ni havas mumbai kaj ne bombay, kolkata kaj ne calcutta, cxennai kaj ne madras, en la sama regionisma reformatigo.

sekve mi transiris de la esperantigo siatempe proponita de sadler kaj adoptita de j c wells, kalkato (kiun mi uzadis dum jardekoj), al la evidenta esperantigo de tiu nuna "kolkata". tial mi skribadas "kolkato" en esperanto.

ne pri persona propono mia temas, cxi-foje.

Supren

Indavizito 2001

P V RANGANAYAKULU

Diina dancistio: S-ino Poorna!La estanta nombro de esperantistoj en tiu mondparto apenaux suficxas organizi tian grandiozan programon! En la suda Barato la nombro de fluparolantaj esperantistoj estas fingre kalkulebla. Sed, kelkaj esperantistoj en Andhra Pradesh kaj Karnataka planis kaj organizis la Indan viziton inter la 4a kaj 11a februaro 2001. Jen la brosxuro de la evento. La turisma programo, cxizita por fremdaj esperantistoj okazis lauxplane kaj kun granda sukceso. Kvar rusaj esperantistoj kaj du italaj esperantistoj partoprenis la eventon. Eble la grandega tertremo en la sxtato Gujarat [gugxarat] malhelpis aliajn 3 interesulojn partopreni. Esperanto Holidays, la privata entrepreno, ekster la strukturo de la Federacio Esperanto de Barato, organizis la tutan eventon.

Maljunaj banjana arbaro ekster BangaloreLa gastoj estis akceptitaj en la flughaveno de Cxennai (Madras) je la 3a de Februaro kaj rekte zumis al Mamallapuram, marborda skulpartvilagxo. Mamallapuram estis havenurbo de la Pallava dinastio antaux dekdu jarcentoj. La vizitantoj restis unu tagon en la marborda ripozejo kun belega kaj mirinda skulptitaj temploj cxizitaj el unu roko. De Mamallapuram la partoprenantoj pluvojagxis al Tirupati, la plej fama hindua pilgrima urbeto sur 900-metra monteto en Andhra Pradesh. Tirupati urbo estas konata kiel la urbo de sepmontoj, kien svarmas la pilgrimoj en mirindaj nombroj cxiutage.

La lando plenas je fontindajxoj!La vojagxo dauxris al Bangalore, la cxefurbo de Karnataka, ankaux konata kiel la silikona valo de Barato. Ekde la tria tago Bangalore estis la centro de turismprogramo. La vizitantoj povis viziti la majsoran palacon kaj trankokti en la regxa gastejo je la plenluna nokto, konstruita el la marmora sxtono . La birdejo Rangantittu sur la insuloj de la rivero Kaveri apud Majsore estis alia kortusxa loko, kie la krokadiloj svarmis kaj la birdoj flugadis super. Ni povis flosi sur la boato. Aliaj gravaj lokoj, kiujn oni vizitis, estis la Halebid kaj Belur temploj. Tiuj cxi du temploj estas la nekredeble mirigaj sxtonartoj, komparebla al neniu en la mondo. Sed apenaux fama pro la situo en ne tiel facile alirebla loko. La lokaj esp-istoj bone studis la regionon por ke oni vizitu la plej gravajn lokojn en mallonga tempo. La vizitantoj ankaux vizitis la galarion pentrartan de Rerirch, la rusa pentristo. kaj la moderna kaj la antikvaj temploj estis inkluzivitaj en la programo. La grupo ankaux cheestis tradician kulturan festivalon.

Plensatuloj!La tura programo estis aparte interesa por la nebaratano cxar oni prizorgis montri la veran baraton kun la esperanto fono. Tiel unuafoje Esperanto helpis la fremdlandajn turistojn en Barato aprezi la kulturon de la lando pere de la internacia lingvo. Esperanto Holidays planos tiajn pluajn vizitojn por interesuloj estonte. D-ro Ranganayakulu, la cxefa gvidinto kaj planinto de la tuta programo esperas vojagxi la saman vojon estonte. Aliaj kunlaborantoj de la programo estas s-roj Suresh (Bangalore), Suryaprakash (Tirupati) kaj D-ro Giridhar Rao (Hyderabad).

Bonvolu auxdi rekte de la partoprenantoj pri la programo je la jena adresoj. Ne estas gxentile lauxdi nin mem! 

1. Giorgio Denti, Italio
2. Margherita Bracci Denti, Italio
3. Alexey Salamatov, Rusio
4. Marina Solovieva, Rusio.
5. Salnikov Boris, Rusio.
6. Salnikov Tatiana, Rusio.

Supren

Invito al helombre drameca lando: RanganayakuluKaj post la sukceso de la unua programo, jen invito al la dua!

Estimata samideano

Salutojn. Vi estas bonvena viziti interesajn lokojn en Barato uzante Esperanton.

Unuafoje la esperantistoj en Barato planis kaj organizas la indaviziton al Barato por dek tagoj en Novembro.

Forgesu vian mondon kaj gxuu la tempon en Barato. Por pli da detaloj klaku  http://geocities.com//msp_kash//rec.html 

Kun bondeziroj

La organizantoj de la Indavizito

Supren

Tri artikoloj kiuj mencias Esperanton

Jawaid EAHSAN

En Majo, en la pakistana urbo Multan aperis tri artikoloj nacilingvaj en cxiutaga jxurnalo en kiu mi menciis Esperanton. La unua aperis je la 1a de Majo kun la titolo 'La Internacia Tago de geLaboristoj, Brila stelo'.

La titolo de la dua estis '13a de Majo, Internacia Tago de Patrinoj'. Mi menciis en tiu artikolo, ke mi legis pri tiu tago en reta reklamo kaj petis pli da informo pri gxi per la esperanta diskutgrupo Landa-Agado. Claude Nourmont el Francio kaj Stanislaw Mandrak el Pollando respondis al mia afisxo, kaj donis la informon, ke oni festas la tagon je malsimilaj datoj en tiuj cxi du landoj!

La tria artikolo mia aperis je '31-a de Majo, Internacia Tago Kontraux Fumismo' en kiu artikolo mi liveris la posxtan adreson de la Tutmonda Agado/Asocio de Esperantistaj Nefumantoj "TAdEN".

Supren

Kiel mi plibonigas mian esperant-scipovon

Cossy ROSARIO

Gxis nun, mi havas neniun en Mumbajo kun kiu mi povas paroli Esperanton - kaj neniu por instrui min. Aperas, ke mi estas la sola persono en la urbego, kiu lernas paroli nian lingvon. (Kluboj de Esperantistoj ekzistas en aliaj partoj de la nacio, sed ne, laux mia scio, en Mumbajo.) Tamen mi havas grandan kaj fortan intereson pri Esperanto.
 
Do, ekkomence, mi studis Esperanton sekvintmaniere:
  1. Mi studadis (kaj ankoraux studadas) la senpagajn retkursojn. Unue, ekde la 14a de Aprilo 2001, mi studadis Free Esperanto Course. Mi akiris mian diplomon je la 4a de Julio. Nun mi estas "progresanto", kaj studadas Gerda Malaperis ekde la 3a de Auxgusto. Sube mi aldonas kiel ricevi la kurson Free Esperanto Course kaj kiel trovigxas Gerda Malaperis.
  2. Mi memparolas (enkape, ne lauxte) "kurantan komentarion" (pli-malpli sencxesajn komentojn) pri preskaux cxiuj miaj faroj dum la tuta tago, de ellitigxo gxis nokto. Se mi ne scias la Esperant-vortojn por ioj, mi uzas la anglajn en mia memkomentario, kaj skribas la vortojn kiel eble plej baldaux en kajereto. Nokte, mi eniras la reton, por konsulti la retvortarojn pri la notita vortoj.
  3. Dumtage, ekde la 25a de Majo 2001, mi uzas la vortaron A Beginners Compact Dictionary of Esperanto (gxi havas iom pli ol 150 pagxoj de baza vortlisto, verkita de D-ro P  V Ranganayakulu). Ekde la 7a de Junio, mi ankaux uzas la vortareton Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto. Tiu estas unulingva vortareto, tute en Esperanto, verkita de S-ro Vilho Setala, de Finnlando.
  4. Mi faras listojn de ordinaraj vortoj cxiutagaj. Mi faras la liston angle, kaj sercxas la Esperantvortojn en A Beginner's Compact Dictionary, aux, se necese, enrete. Iutage, mi faras liston de objektoj en la hejmo (ekz., tablo, segxo, pordo, fenestro, bildo, lumo, ventumilo ...) Ankoraux alitage, de partoj de la korpo (ekz., okulo, orelo, nazo, lango, visagxo, brako, gambo ...) Alitage, de koloroj, de iloj. Kaj tiel plu.
  5. Mi legas la eposxtojn de E-B-L (Esperanto Beginner's List). Mi lernas multon per ili. Ankaux mi sendas mian demandojn al E-B-L, kaj lernas de la respondojn.
  6. Uzante retsercxilojn, mi trovas kaj legas unu aux alian literaturajxon en Esperantpagxoj en la reto (ekzemple, "Karlo" de Edmond Privat). Mi notas la nekonatajn vortojn kaj nokte konsultas miajn vortarojn kaj la retvortarojn pri ili.
  7. Mi lernas parkere poemojn, kaj ecx infanajn rimajxojn, trovatajn en la reto. Ekzemple: Poemo: "Esperanta Eliksiro". Infana rimagxo: "Brilu, Brilu, eta stel'." La vortoj uzitaj en tiuj igxas tre facile memori pro la rimoj kaj la ritmo.
  8. Ekde Junio, mi ekkomencis noti miajn cxiutagajn rendevuojn en mia tagordo nur en Esperanto. Simile, iu ajn noton pri iu ajn afero, mi skribas en mia tagorodo, nur esperante.   Mia celo estas, ne nur lerni Esperanton, sed, fakte, pensi cxefe esperante, cxar, miaopinie, gxi estas bela, eleganta, gxuebla lingvo kaj bonega kaj tauxgega por la moderna tempo. La antauxskribitajn punktojn mi praktikis dum tri monatoj kaj finis la kurson "Free Esperanto Course". Mi ricevis mian diplomon je la 4a de Julio. La diplomo estas videbla surrete cxe
    http://www.iki.fi/pacujo/cgi-bin/esperanto/course/diplomo?2001-07-04-7359

La unua rezulto de tiuj klopodoj estas ke mi nun povas pensi esperante pri multaj aferoj en mia cxiutaga vivo.  Ankaux, kelkfoje, mi songxas esperante! Tiuj estas kauxzo de granda felicxo por mi.   La dua rezulto estas ke mia filino (kiu studas en kolegio, FYBA), vidante mian entuziasmon, jxus komencis lerni Esperanton hejme, per mia helpo. Tiamaniere, mi havos kunparolanton en mia familio. Mi ofte parolas al la familio esperante, ecx se ili ne komprenas min! Mia edzino jam iom komprenas tiajn parolajxojn. Restas nur unu, mia filo, kiu ne povas kompreni nian lingvon gxis nun. Sed li estas tre inteligenta, kaj sendube tiam kiam mia filino flue interparolas kun mi esperante, li ankaux lernos nian internacian lingvon. Du amikinoj miaj montras sian intereson. Mi esperas ke ili komencos lerni baldaux. Mi esperas iutage komenci Esperanto-klubon per ilia helpo. (La problemo estas ke en Mumbajo nek mi nek ili nek iu ajn havas tempon - ni estas tiel okupitaj - tial mi studas kaj korespondas nur nokte, postnoktmeze!)
 
Interese, Esperanto klubo estas helpema, sed, moderntempe, ne nepre bezonigxas. La interreto estas nia virtuala komunumo. Oni povas diskuti cxe novagxgrupoj surrete, trovi skribgeamikoj, korespondadi, babili, k.t.p.
 
Oni esperas, ke cxiomaniere, la komunumo de parolantoj de nia kara lingvo pligrandigxas en nia kara lando, Barato.
 
Por la "Free Esperanto Course" eposxti al Marko Rauhamaa cxe marko.rauhamaa@iki.fi
 
Oni povas aligxi al E-B-L cxe E-B-L-subscribe@yahoogroups.com
 
La "Gerda Malaperis" kurso trovigxas cxe http://garlic.aitec.edu.au/~bwechner/Documents/Esperanto/gerda.html

Supren

Ek al la kunlabor'! Giridhar RaoLa Verda Reto: Azia-Kunlaboro

A Giridhar RAO

Lastatempe estis lancxita nova regiona iniciato, nome, la diskutgrupo Azia-Kunlaboro. La titolo estas memkomprenebla, kaj la grupo estas malferma al cxiu ajn kiu iel ajn volas antauxenigi 'nian aferon' en tiu cxi mondoparto. S-ro Jawaid Eahsan el Pakistano, S-ro Hamzeh Shafiee el Irano, kaj D-ro A Giridhar Rao el Barato kiberkunigxis, danke al gxentila pusxo tiudirekte de D-ro Renato Corsetti, la aktuala Prezidanto de UEA.

Jen la komencaj kunlaborpunktoj sugestitaj de D-ro Corsetti

Kaj aldonaj sugestoj de S-ro Shafiee

Ek al la kunlabor'!

Supren

Kontribuintoj

D-ro Renato CORSETTI
Colle Rasto
IT-00036 Palestrina
Italujo
D-ro A Giridhar RAO (por helik-posxta kontakto, vidu la informon pri la Redakcio supren)

 

D-ro Probal DASXGUPTO
CALTS
University of Hyderabad
Hyderabad 500 046
India/Barato

 

S-ro Cossy ROSARIO
Trejnisto pri amaskomunikiloj
Mumbajo
S-ro Jawaid EAHSAN
Pakistano
D-ro Abdul SALAM
5 Archana Corner
Sahyadri Park
Salunkhe Vihar Road
Pune 411 048
Barato/India

 

D-ro P V RANGANAYAKULU (por helik-posxta kontakto, vidu la informon pri la Redakcio supren) S-ro Hamzeh SHAFIEE
Tehrano
Irano

Supren

1