Fenestro

Revueto de la Federacio Esperanto de Barato

Auxgusto 2002

Lasta sxangxo: 4a de Auxgusto 2002

Fenestro, publikajxo de la Federacio Esperanto de Barato. Redaktoroj: D-roj P V Ranganayakulu kaj A Giridhar Rao. Redakcio: 'Sudarshan' 1st Floor, 3-5-819 Hyderguda, Hyderabad 500 029, Barato/India Tel +91-40-3232989. Retposxto: drgiridhar@eth.net.


De la Redaktoroj

Jen nova Fenestro -- kun la jam kutimaj pardonpetoj pro la malfruo: . Tamen, eble gxuste pro la fakto, ke jam finigxis duono de la jaro, ni havas pli da aferoj por raporti!

La raporto pri la Oka Nacia Kongreso en Puneo jam aperis aliloke sur la feba retejo, tamen senbilde; gxi ankaux estis afisxita en nia elektronika diskutejo Baratanoj. Post tiu cxi raporto, jen raporteto pri plezuriga renkonto kun novaj geesperantistoj, kadre de la maja Estrarkunsido, denove arangxita en Puneo. Unu el tiuj komencantoj, d-ro Dhiraj BHATTAD verkis raporteton pri la (iom ridetige nomita!) PEK -- la Pune Esperanto Klubo. Legu sube la pekajxon!

Veturante iomete suden, ni auxskultos de movade aktivaj samideanoj el Bangaloro kiuj sukcese organizis someran kurson en tiu bela urbo. Per tiu cxi raporto de s-ro PRADHAN, ni bonvenigas lin en niajn E-rondojn (kie tiu "E" povas signifi kaj Esperanton kaj Elektronikecon!). Ankaux lian samurbanon ni cxinumere bonvenigas -- s-ron HARI RAO, kiu tamen portas al ni malgxojan novajxon pri la morto de juna esperantistino, f-ino Anupama CHINTAMANI. Ni esprimas kondolencojn al la familio.

D-ro RANGANAYAKULU donas multe pli placxan novajxon. En angla lernolibro de la eldonejo Orient Longman aperas leciono pri Esperanto. Kvankam ne tro entuziasma pri Esperanto (temas finfine pri angla lernolibro, cxu ne?), tamen la leciono ja donas bazan informon pri la lingvo (sed, ve, nenion pri FEB! ).

Fine -- sed tute ne fone! -- aperas cxinumere pensinstiga eseeto de d-ro DASXGUPTO pri la teorio de (sub)sxtatnomoj en Esperanto gxenerale kaj gxiaj implicoj por barataj loknomoj, lingvonomoj kaj etnonomoj. Ni esperas, ke legontoj de tiu cxi revueto reagos al la diskutfadeno lancxita de d-ro Dasxgupto.

Amike salutas vin

P V RANGANAYAKULU kaj A Giridhar RAO
Hajderabado

La Oka Nacia Kongreso de FEB, 8-9an de Decembro 2001, Puneo

A Giridhar RAO

La oka nacia kongreso de la Federacio Esperanto de Barato (FEB) okazis je la 8a kaj 9a de Decembro 2001. La gxenerala kunsido de la unua tago okazis en la kolegio Waghire (kiu instruas la farmaciajn sciencojn) en la urbeto Sasvad, 20 km-ojn norde de Puneo. La estrara kunsido de la dua tago okazis en Puneo mem, la dua plej grava urbo en la centrobarata subsxtato de Maharasxtralando.

La kunsido en Sasvad konsistis el chirkaux 150 alighintoj, inkluzive multajn kamparajn virinojn por kiuj oni tradukis la paroladojn en la marathan. Krom el la kongres-sxtato de Maharashtra, cheestis ankaux delegitojn el la subsxtatoj de Andhrapradesxo, Karnatako, kaj Uttarpradesxo. La partoprenintaj kamparaj virinoj estas anoj de la Helpo Fondajxo, neregistara socioserva organizajxo kiu funkcias en 30 vilagxoj cxirkaux Puneo. Gxin estras d-ro Abdul Salam. La fondajxo finance apogis la kongreson.

La honora gasto de la gxenerala kunsido estis la urbestrino de Sasvad, s-ino Kalatai Fadtare (plej maldesktre en la maldekstra bildo), kiu parolis pri la kongres-temo, 'Esperanto por la kamparanoj'. S-ino Fadtare rimarkis, ke multaj kamparaninoj lernis Esperanton rapide kaj cxeestis la kongreson en granda grupo. Sxi dankis la kongres-organizantojn pro la elekto de la kampara urbeto Sasvad, por gastigi la nacian kongreson. Parolante pri la valoro kaj efiko de Esperanto por needukitaj virinoj, s-ino Fadtare anoncis sian decidon lerni Esperanton kaj lauxtlegis kelkajn marathe skribitajn frazojn esperantajn.

La alighintoj de la kongreso elektis jenajn oficistojn.

1. Prezidanto -- D-ro Abdul SALAM (Puneo) 2. Vic-Prezidanto -- S-ro PATRANOBIS (Kolkato) 3. Gxenerala Sekretario -- D-ro A Giridhar RAO (Hajderabado) 4. Kasisto -- D-ro Leo REBELLO (Mumbajo)

kaj jenajn membrojn de la Estrara Komitato

5. D-ro P V RANGANAYAKULU (Tirupatio) 6. S-ro G K VIJAYAKUMAR (Tirupatio) 7. D-ro RAJASEKAR (Bangaloro) 8. S-ro Nischad SALAM (Puneo) 9. S-ino Sxovona PATRANOBIS (Kolkato) 10. D-ro J N SHARMA (Lakhnauxo) 11. S-ro Janarthanan NAIR (Tiruvanantapuramo)

Dum la gxeneral kunsido, d-roj Salam kaj Ranganayakulu donis raportojn pri la agadoj de FEB ekde la pasinta kongreso (en 1998 en Tirupatio). D-ro Rao parolis pri la eblecoj kreitaj de la uzo de novaj teknologioj kiel la interreto. D-ro Rebello prelegis pri "Unu Mondo, Unu Lingvo, Unu Valuto," kaj pri alternativaj medicin-sistemoj pri kiuj li interesigxas. En la posttagmeza sesio, d-ro Ranganayakulu gvidis kurseton pri la lingvo Esperanto; la auskultintoj respondis vigle.

Entreprenistinoj prezentis ekspozicion de siaj produktoj kaj servoj. Tri entuziasmaj virinoj, nome s-inoj Sunita Gogre, Alka Rajhans kaj Prdnja Thite venis al la podio kaj parolis en Esperanto pri siaj entreprenoj. Ili gxojis, ke unua foje ili havis okazon paroli en tia grandega kunsido, danke al la lernado de Esperanto.

D-ro Abdul Salam, en sia parolado, klarigis la praktikan gravecon de esperanto-lernado. Li diris, ke "Esperanto estas la malfermilo por junuloj atingi sukceson." Li diris, ke dum la pasintaj 22 jaroj, per Esperanto, li atingis multon en sia propra vivo -- inter ili, posteno en la registaro kiel direktoro por la bonfarto de handikapuloj, fondisto de la fondajxo Helpo, kaj vojagxo en 18 landoj de 4  kontinentoj. D-ro Salam opiniis, ke esperanto lernado havas "la kapablon venigi sukceson en la vivo de cxiu homo sendepende de sx/lia eduka nivelo."

Agnoskante la gravan taskon farita de d-ro Ranganayakulu, la kongresanoj honoris d-ron Ranganayakulu per la titolo "FEB Patro". D-ro Ranganayakulu estis unu el la cxefagantoj en la starigo de FEB, en la urbo de Vijayawada, en la sudbarata subsxtato de Andhrapradesxo en 1982.

Che la fino de la gxenerala kunsido, d-ro P V Thomas, la konata socia aktivulo, dankis la partoprenintojn kaj gastojn, la auxtoritatulojn de la kolegio Waghire, s-inon Kranti Shitole kaj s-inon Sunita, la direktorino de virina entreprena agado pro ilia apogo al la Esperanto movado.

La estrara kunsido de la dua tago okazis en la hejmo de d-ro Salam, t.e., la 'Centra Oficejo' de FEB! Krom la kutimaj adminstraj decidoj (kiel la instrukcio al la banko sxanghi la nomojn de la feba kontouzontoj), la estrara kunsido ankaux decidis kelkajn gravajn aferojn, inter ili:

a. krei korpusan kason por la agado de FEB
b. shangxi la membrecan strukturon de FEB
c. kunsidi en Aprilo 2002 por mapi pli detale la vojon prenendan.

Estrakunsido en Puneo

A Giridhar RAO

Kiel planite, ni kunsidis je la 18a de Majo en la gastigema hejmo de la prezidanto d-ro Abdul Salam en Puneo. Cxeestis la kunsidon

1. D-ro Abdul SALAM
2. S-ro P PATRANOBIS
3. D-ro A Giridhar RAO
4. S-ro Nischad SALAM

Post la antauxmatenmangxa kunsido, okazis tute gxuebla esperanta vespero kun kursanoj de la jxus okazintaj du kursoj esperantaj. La cxeestintoj novbakitaj inkluzivis:

1. D-ron Dhiraj BHATTAD
2. S-ron Arvind IYENGAR
3. S-inon Meena KALANDARI
4. S-ron S V KAPADE
5. S-ron Pratham GAURI

Ni renkontis grupon da ege interesaj gejunuloj kiuj, chu aux ne finfine aktivas en la movado mem, certe kunportos ege pozitivan bildon pri la lingvo kaj la movado. Vidu ilin, kune kun d-ro Salam (sidanta centre), s-ro Patranobis (sidanta dekstre), kaj mi (malantaux d-ro Salam).

Mi kaptas la okazon de tiu cxi raporto por elkore danki d-ron Salam kaj sian familion pro la afabla gastigado de la kunsido. Jen la rezolucioj de la estrarkunsido:

1. Aktualigi la membro-liston de FEB kaj elekti almenaux unu konktaktulon el cxiu urbo/regiono.

2. Verki kaj alsendi unuopajn leterojn al cxiu homo en la listo petante sx/lin pagi 100 rupiojn kiel cxijaran kotizon por kovri kostojn de UEA kotizo kaj eldonado de la revueto Fenestro. Tio cxi sxangos la decidon de la pasinta kunsido (de Decembro 2001) pri dukategoria membreco.

3. Reprovi dungi helpanton por la FEB Centra Oficejo en Puneo. La antauxa provo ne efektivigxis.

4. Konservi la strukturon kaj enhavon de la FEB estraro.

5. Sxangxi la kontouzontojn de la FEB bankokonto al Abdul Salam, A Giridhar Rao, kaj Nischad Salam.

6. Aperigi novan numeron de la revueto Fenestro [jen! -- AGR].

7. Raporti primovadajn aferojn baratajn dum la venonta kunsido de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) en Auxgusto 2002 en Seulo, Koreio, en kiu partoprenos Abdul Salam. Ankaux esplori la eblecojn de barata kunlaboro en tutaziaj iniciatoj.

8. Nomumi A Giridhar Rao la UEA Komitatano de FEB.

9. Verki proponon por mon-subteno por kurseto (provizore) cxiseptembra en Puneo. Monapogo celata al preparo de lernomaterialo kaj kosto de instruisto.

Somera Kurso en Bangaloro

S S PRADHAN

La informado por Esperanto estis bonege cxifoje en Bangaloro.

Cxijare ankaux, la Bangalora Esperanto-Centro arangxis mallongan kurson de Esperanto. Cxiuj tagjxurnaloj de la urbo anoncis gxin. Samtempe, ni petis jxurnalistojn skribi pri Esperanto.

Je la 30a de aprilo 2002, la angla tagjxurnalo The New Indian Express publikigis artikolon kun la titolo "Esperanto helpas bangaloranojn paroli universalan lingvon" ("Esperanto helps B'loreans speak universal language"). Tiun cxi informoplenan artikolon verkis S-ro R Jayaprakash [gxajaprakasx].

Poste, je la 7a de Majo 2002, la loka radiostacio "Radio City FM-91", elsendis, en sia programo "Radio City Cafe", duon-horan programon (1600-1630 h), intervjuante d-ron S P Tekur kaj mi pri Esperanto.

Kaj post la kurso, je la 29a de majo 2002, la plej granda tagjxurnalo kannada-lingva Vigxaja Karnataka publikigis intervjuon kun mi, sub la titolo "Esperanto kiel universala lingvo: espero de optimismo". Tiun cxi mezpagxan intervjuon faris jxurnalistino s-ino M C Shoba (sxoba).

Nia centro arangxis la mallongan, senpagan kurson cxiutage inter 1700 kaj 1830 h de la 13a gxis la 19a de majo 2002.

D-ro Tekur, S-ro Abhishek, kaj mi instruis la bazan lingvoscion. Partoprenis 40 da homoj. La partoprenintoj estis el diversaj profesioj: profesoro pri kemio cxe kolegio, d-ro Dennis; kolegia instruistino s-ino Girigxa; medicinia studento s-ro Ragx; lernejano s-ro Vajbhav; ingxenieraj studentoj; laboristoj; dommanstrinoj, ktp.

Je la lasta tago de la kurso estis arangxita ekspozicio de buntaj afisxoj, posxt-markoj, libroj, gazetoj, ktp. La cxefgasto estis d-ro S Anil Kumar, profesoro pri komerco cxe la kolegio por inoj, NMKRV College

D-ro Tekur invitis la cxefgaston kaj gestudentojn. Mi informis ilin pri Esperanto aktiveco en nia klubo, la landa asocio, kaj de UEA.

Kelkaj gestudentoj mallonge parolis Esperanton. s-ro Sxiva Guru kaj lia filino prezentis paskvileton de kato kaj katido. S-ro Vajbhav kaj liaj amikoj prezentis drameton "Naskigxo de Esperanto".

D-ro Anil Kumar disdonis atestilojn al la gestudentoj. Li diris, ke lernado de Esperanto estas nobla tasko, kaj estas la gxusta pasxo en la mondpaca laboro. Li sugestis, ke ni provu enkonduki Esperanton en altlernejoj, kaj ecx ke ni preparu bonan projekt-proponon por enkonduki Esperanton en la Universitato de Bangaloro. La nuna vickanceliero de la universitato, d-ro M S Thimmappa, estas apoganto de Esperanto. D-ro Anil Kumar promesis helpi nin en la universitata laboro. Plue, li invitis nian centron konduki kurson en lia kolegio, NMKRV College! S-ino Poornima, la edzino de d-ro Anil Kumar, ankaux petis, ke ni konduku kurson en la kolegio Surana kie sxi estas profesorino pri komerco.

Laste, s-ro Hari Rao dankis la prezidanton de la kolegio National College, kiu donis la klascxambron, kaj la partoprenintojn kaj jxurnalistojn.

La Sonarpur Esperanto Klubo -- Malgranda Enkonduko

Samaresh CHAKRABORTY

Jam en 1987, kelke da geesperantoj en Sonarpuro, en Okcident Bengallando, iniciatis la klubon Sonarpur Esperanto Klubo (SEK). Ekde tiam, la klubo kunsidas cxiu sabate en mia domo. S-ro Suren Mazumder kaj s-ro P Patranobis, kun siaj familioj, ludis gravan rolon dum la komenca periodo, efike uzante la sloganon "Esperanto cxe cxies lipo" advokita de tiama UEA-Prezidanto Humphrey Tonkin.

Dum la pasintaj 15-jaroj multe da homoj aligxis kaj eksigxis de la klubo -- ni nun havas preskaux 15 geeesperantistojn. Pro la patroneco de Profesoro P K Bose [bos], iama Pro-vickanceliero de Kolkata Universitato, ankaux vizitis nian klubon s-roj S S Pal, Badal Sarkar, kaj d-ro Jagannath Chakraborty.

Jen la eksterlandanoj kiuj vizitis nian klubon:

El ili, s-roj Verdino kaj Lahtinen dauxrigas korespondadon ecx nun, kaj s-roj Lahtinen kaj Lisbjerg vizitis nian klubon plurfoje. Aliurbaj samlandanoj kiuj nin vizitis inkluzivas d-ro Abdul Salam kaj s-ino Urmila Bhana el Puneo.

Kvankam ni ne havas propran klubcxambron, tamen oni povas kontakti nin per tiu cxi adreso:
Sonarpur Esperanto Klubo
Samaresh Chakraborty
Sonarpur, Khirishtola
South 24 parganas
West Bengal 743 369
Barato

Pune Esperanto Klubo (PEK) -- Raporteto

Dhiraj BHATTAD

Finfine, la Pune Esperanto Klubo komencis funkcii ekde la 29-a de Junio 2002. Sep anoj cheestis.

D-ro Dhiraj Bhattad, la Prezidanto kaj 11 anoj de la Klubo montris intereson agadi por la movado. Laux la rezolucio de la klubanoj, ili kunvenos je la lasta Sabato de cxiu monato. Je la 27-a de Julio, 3 homoj kunvenis. La aliaj bedauxris telefone.

Ili diskutis pri la movadaj aferoj, kaj lernis novajn vortojn kaj frazojn. La interparoladon oni sxatis. Oni alportas esperantskribajxon, kelkfoje retmesagxon ricevita de iu samideano aux respondojn. Cxiuj gxuas paroli esperante. La kunsido finas kantante.

Novajxoj:

1. F-ino Meena recevis retmesagxon de Brazila Esperantistino.

2. F-o Aditya, 21 jaragha, ingenierstudento en Puneo telefonis al la klubo kaj diris, "Saluton. Mi lernis Esperanton rete kaj ricevis atestilon de William Harmon. Mi volas cxeesti la Esperanto-Klubon". Do, li igxis la plej nova aktiva ano!

3. La klubo kunlaboras kun 'Nia Mondo' - la Helpo Esperanto Centro. La nuna projekto estas iniciati Esperanto-kursojn en lokaj lernejoj, eble ekde Septembro/Oktobro 2002.

Leciono pri Esperanto en Angla Lernolibro

A Giridhar RAO

Lastatempe ni ricevis novajxon de d-ro P V Ranganayakulu el Tirupatio, ke oni eldonis lecionon pri Esperanto en angla lernolibro.

Kontrolante lokan librovendejon, ni eltrovis la lecionon. Temas pri unupagxa eseeto post kio aperas ses pagxoj da ekzercadoj! La lernolibro estas celita al sesklasaj gelernantoj, t.e. cxirkau 11 jaruloj.

Enkondukante la lingvon al la junaj legontoj, la auxtoroj informas nin, ke prenis la kreinto d-ro Zamenhof 15 jarojn verki la unuan nur-14-pagxan libron en Esperanto! Ni eltrovas, ke trovigxas hodiau 'preskaux 200 mil' esperantistoj (jen fina solvo al tiu gxeniga mistero!)

La leciono konkludas per jenaj vortoj: "Kvankam ekzistas pluraj bonajxoj en Esperanto, gxi neniam igxis sukcesa internacia lingvo, kaj eble neniam igxos tia." Poste aperas lauxdo pri la 'sukceso' de la angla.

Jen la eldondetaloj de la libro

Hello English: Communicating in the Real World (2002)
Pupil's Coursebook 6
Auxtoroj: Ken Method, Heather Jones, Indira Srinivasan
Eldonita de Orient Longman, 3-6-272, Himayatnagar, Hyderabad 500 029, Barato.

La Esperantaj Nomoj por la Sxtatoj en la Respubliko de Barato

Probal DASXGUPTO

En la uzado de la esperantistoj, la nomoj por la etnoj logxantaj en Barato kaj por la sxtatoj, kies identeco ofte ligigxas kun tiuj etnoj, ankoraux ne estas stabilaj. Ni eble komencu seriozan kunpensadon pri la demando. Cxu respondecas pri la tauxgeco de la nomoj nur la indigxenaj nomatoj, aux sole la fremdaj (kaj do "internaciaj") nomantoj, aux ambaux? En la multlingva respublika kontinento Barato, kiuj estas fremdaj aux malfremdaj laux tiu cxi klasigo? Cxu nomoj bezonas formojn de pripenso kaj zorgo, pri kiuj la Esperantaj teoriadoj gxis nun ne klare tezis?

Esperantistoj gxenerale sekvis la praktikon de Zamenhof. Li distingis inter la malnova mondo, kie Rusio aux Ruslando havas identecon bazitan sur tiu de la rusoj, kaj la nova mondo, en kiu Kanado aux Auxstralio donas hejmon al kanadanoj kaj auxstralianoj ne vidataj kiel etnoj en la malnova senco. Tial oni gxenerale parolas pri koreoj kaj vjetnamoj, kiuj logxas en Koreio kaj Vjetnamio, dum la multetna mikspota Indonezio hejmas al indonezianoj. La nuna Esperanto-movado en Barato jam grave decidis ne postulati ian "etnon" kiu ampleksus cxiujn logxantojn de Barato. Ni do nomas nian landon kvazaux kontinentan korbon, en kiu logxas multaj etnoj kun karakterizaj sxtatoj.

Tio certe necesigas, ke la asamoj aux la orisoj aux la pangxaboj aux la tamiloj kalkuligxu etnoj similaj al la francoj aux la germanoj aux la skotoj. Mi do uzas por iliaj sxtatoj la simplajn nomojn Asamlando, Orislando, Pangxablando, Tamillando. Oni notu, ke la apliko de la kutima Esperanta sufikso produktonta formojn kiel Asamio kaj Pangxabio kreos karambolon, cxe la barataj komencantoj, inter la Esperantaj sxtatnomoj kiel Pangxabio kaj la barataj vortoj kiel "Pangxabi" kiuj sisteme nomas la lingvon kaj la etnanon, neniam la sxtaton! Tial mi insiste restas cxe la formoj Asamlando, Pangxablando k.s.

Iuj eble volos eviti tiun karambolon per la inversa decido, uzi la formojn Asamo kaj Pangxabo por la sxtatoj kaj nomi iliajn anojn asamanoj kaj pangxabanoj. Tia decido kreos la inversan problemon, ke nun ni havos la embarasan sxtatnomon Tamilnado kun etno tamilnadanoj, sen la rajto paroli pri etno de tamiloj! Tio ne povas esti gxenerala solvo. Sendube la sxtato Keralo, kies cxefa etno estas la malajaloj, devos konservi nomojn rekoneblajn por la nomatoj. La principo de netordado devigas ne transnomi la malajalan la kerala lingvo aux renomi la sxtaton Malajallando. Simile, en la sxtato Goo logxas la goanoj el kiuj la plimulto estas konkanoj parolantaj la konkanan. Tamen ne eblas sen serioza perforto trudi la nomon Konkanlando al la sxtato Goo, aux la etikedon "la goa lingvo" al la konkana. Sed Esperanta nomaro certe volos kunfandi la sxtaton "Karnataka" kun la etno "kannadiga" parolanta la "kannada" en la kompromisajn formojn karnatoj/Karnatlando/la karnata, aux la sxtaton "Orissa" kaj la etnon "oria" en la formaton de orisoj/Orislando/la orisa.

Restos kelkaj kazoj kun demandosignoj. Konsentite, ke ni distenu la maratojn kaj ilian sxtaton Maharasxtro, aux la teluguojn kaj ilian sxtaton Andrapradesxo. Sed cxu garantii la lokulan rekoneblon per insista konservo de la h-elementoj, malfacilaj por multaj fremduloj, en "Andhra"pradesxo aux cxe la "maratha" etno? Pri cxi tiu aparta punkto okazis jam intensaj diskutoj. La diskutan fadenon transprenu rondoj ne partoprenintaj la gxisnunan pensofluon. Tiel rezultos serioze dispripensita kompromiso, pri cxi tiuj kaj aliaj problemaj kazoj.

Nekrologo: F-ino Anupama CHINTAMANI (1976-2002)

S HARI RAO

Frauxlino Anupama Chintamani mortis dum la nokto de la 1an de Julio 2002. Sxi havis sanan problemon. Anupama estis nur 26 jara sed jam lernis Esperanton 10 jarojn antauxe. Sxi estis inter la plej aktivaj esperantistinoj en Bangaloro. Ekde 1992 sxi sencxese kontribuis al Esperanto-aktivado en Bangaloro. Sxi kunverkis lecionojn en Esperanto kiuj aperis en la gazeto Catalyst. Sxi ankaux kondukis multajn kursojn por lernantoj. Sxia morto estas granda perdo por Esperanto en Bangaloro. Ni sendas nian korsentitajn kondolencojn al sxia familio (patrino kaj fratinoj).

Anupama estis sincera kaj silenta laborantino. Sxi ne aspiris famon. Sxi estis unu el malmultaj personoj en Bangaloro kiuj bone scias Esperanton. Sxi estis bone konata en esperantaj rondoj en Bangaloro. Sxi partoprenis en la Esperanto kongreso en Bangaloro en 1992 kaj en Puneo en 1994.

 

Kontribuintoj

D-ro Dhiraj BHATTAD (drdhirajbhattad@rediffmail.com), kuracisto. 576 Ghorpade Peth, Pune 411 042, Tel: +91 20 448 5732

S-ro Samaresh CHAKRABORTY (sonarpur_esperantoklubo@rediffmail.com). Sonarpur, South 24 Porgonas, West Bengal. Tel: +91 33 434-5577

D-ro Probal DASGUPTA (pdgalts@uohyd.ernet.in; dasgupta123@icqmail.com), universitata instruisto. Centre for Applied Linguistics and Translation Studies, University of Hyderabad, Hyderabad 500 046. Tel: 3010500 petu 3650. Hejmo: A 28, Staff Quarters, University of Hyderabad, Hyderabad 500 046.

S-ro S HARI RAO (vu2gz@yahoo.com), Cxef teknika oficisto, Nacia aeronauxtika laboratorio. 1046, 8-B Main Road Sector - 7, H.S.R. Layout, Koramangala Post, Bangalore 560 034. Tel +91 80 5086521 (oficejo); 5720350 (hejmo).

S-ro S S PRADHAN (sspradhan01@indiatimes.com), trajnestro. 97, 3rd Block East, Jayanagar, Bangalore 560 011. Tel: +91 80 6782195.

D-ro A Giridhar RAO (drgiridhar@eth.net; agrao99@yahoo.com), konsultanta redaktoro. Hejmo: 'Sudarshan' 1st Floor, 3-5-819, Hyderguda, Hyderabad 500 029. Tel: +91 40 323 2989.

1