La 5-a Azia 
Kongreso de Esperanto

5-a Azia Kongreso 2008: Ĉefa paĝo

Hejmpaĝo de FEB

Komentoj pri la retpaĝaro? Skribu al A. Giridhar RAO

La 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en

barato

En Bengaluro, 11-15 de februaro 2008


Barato estas...

Barato lokiĝas en la esperanta mondmapo jam de la zamenhofaj tagoj. Dum la pasintaj tri jardekoj la lando pliverdiĝis. Sed ĝis nun esperantistoj de la mondo havis malmultajn okazojn viziti Baraton, landon aparte allogan kaj turimse neignorindan. Jen estas la unua verda evento grandioza en la 'inda' duonkontinento!

Barato estas geografio.... La sepa plej granda lando en la mondo, tiu ĉi duonkontinento etendiĝas 3.000 kilometrojn de sudo al nordo. Longa kaj belega marbordo; neĝkovritaj montegoj norde – kaj inter ili, dezertoj, duontropikaj ebenaĵoj, lokoj de altega pluvado, ĉiamverdaj ĝangaloj... ĉion ci vi trovos ĉi tie.

Barato estas historio.... Troviĝas ŝpuroj de kulturo en la lando jam de pli ol 9 mil jarojn antaue. Ĉ. 3300 a.K. aperis kompleksa urba civilizacio laŭ la rivero Induso. Poste venis pluraj regnoj, inter ili tiu de la imperiestro Aŝoko (273-232 a.K.), rimarkinda pro sia eksplicita neo al la milito. La Ora Epoko ekde la tria jarcento p.K. vidis multajn atingojn en la scienco, inĝenierado, arto, literaturo kaj la filozofio. Venis mezepoke la Mogoloj, kaj kun la invado ankaŭ venis ilia arkitekturo, arto, astronomio kaj kuirado, pliriĉigante la landan kulturon – pensu nur pri la Taĝ-Mahalo! Dume daŭre floradis la plejparte hinduaj regnoj en la sudo de la lando. Ekde la 16a jarcento, venis komercistoj de pluraj eŭropaj landoj – Britio, Danujo, Francujo, Nederlando kaj Portugalujo – landoj kiuj finfine koloniadis Baraton, malriĉigis ĝin, kaj iom paradokse ankaŭ modernigis ĝin! Jen historieto pri la kongresgubernio Karnatako.

Barato estas religio.... Lulilo de kvar grandaj religioj de la mondo: La Hinduismo, Budhismo, Ĝajnismo kaj Sikhismo. Se paroli nenion pri miloj da "malgrandaj tradicioj" kaj la kredsistemoj de la indiĝenaj popoloj en la lando. Vere mirinda spirita teksaĵo! Ĉu do la Baratanoj estas tre (eĉ tro!) religiemaj? Venu kaj eltrovu la veron mem! Vizitu antaŭ kaj post la Kongreso kelkajn religie gravajn lokojn kaj en la sudo kaj la nordo de Barato.

Barato estas lingvoj.... Pli ol 1.500 'gepatraj lingvoj'; 428 'vivantaj lingvoj'; 87 lingvoj en la amaskomunikilaro; 23 'oficialaj lingvoj' kiujn parolas 95% de la popolo – ĉiujn aliajn parolas nur 5% de la popolo. Imagu la gamon de sonoj, skribsistemoj, proverboj, ŝercoj! Venu do por sperti almenaŭ parton de tiu gamo; aŭskultu dum la Kongreso diversajn lingvojn. Kaj ne, ne temas pri krokodilado!

Barato estas bongustaj manĝaĵoj.... Ja tutmonde troviĝas barataj restoracioj, sed la gusto estas neforgesebla se vi gustumas barataĵojn en Barato mem! Kaj la Azia Kongreso estas la plej bona ŝanco gustumi baratajn ekzotaĵojn: Dosa, Idli, Puri, Pongal, Pulaŭ, Birjani, Ĝoladaroti – venu al Bengaluro por gustumi la manĝaĵon malantaŭ la ekzotaj nomoj! Kaj ĉu ni jam menciis la baratan bieron?

Pri la Kongresurbo Bengaluro mem, vi trovos informon ĉi tie.

Nepre venu!