26-27 oktobro 2013
Hajderabado, Barato
Bonvenon!
La 26an kaj 27an de oktobro 2013, ni organizas Baratan Esperantan-Kunvenon, kunlabore kun la germana kulturcentro Goethe-Zentrum (informoj anglalingve) en la urbo Hajderabado. La kunvena temo estas Esperanto en Barato: eblecoj kaj defioj. Ni antaŭvidas viglajn diskutojn kaj buntan kulturprogramon. Ĉiuj estas invititaj!
Ĝisdatigoj pri la BEK aperos kaj ĉi tie kaj en la paĝo "Barata Esperanto-Kunveno" ĉe facebook.com. Por pli da informo, bonvolu kontakti (s-ron) Giri RAO.
Jen la aliĝilo (formato DOCX).
La kunvenejo estas la germana kulturcentro Goethe-Zentrum. Ĝi lokiĝas ĉi tie.
La kunvena programo
Sabato, la 26a de oktobro
10h00-11h00: Registriĝo kaj Tepaŭzo
11h00-12h30: Inaŭguro (sesio en la angla)
- Bonvenigo: A. Giridhar Rao
- Prezidanto FEB: D-ro Abdul Salam
- Eks-Prezidanto UEA: D-ro Probal Dasgupta
- Ĉefgastino: S-ino Amita Desai
- Dankvortoj: S-ro Naga Siva Kotha
12h30-13h30: Kunvena temo: Esperanto en Barato: eblecoj kaj defioj
- Enkonduko: D-ro PV Ranganayakulu, A Giridhar Rao
13h30-14h30: Tagmanĝo
14h30-16h00 Kunvena temo
- Pri la rolo de Esperanto en la lernado de la angla: D-ro Probal Dasgupta
- Pri Esperanto en Barato: S-ro SS Pal
16h00-17h00: Marcia Braga de Oliviera prelegos pri Brazilo
17h00-17h45: Tepaŭzo
17h45-19h15: Kulturprogramo
- Sudbarata klasika muziko -- La karnatika muzikgrupo ASTI de la Familio Udumudi -- Isha, Trisha, Anuradha kaj Srinivas, kaj teamo
Dimanĉo, la 27a de oktobro
10h00-11h30
- Verki en Esperanto: S-ro SS Pal, d-ro Ranganayakulu, d-ro Probal Dasgupta
11h30-12h00: Tepaŭzo
12h00-12h30: Kunvena temo kaj laborplano
12h30-13h00: Kunvena fermo
13h00-14h15: Tagmanĝo
14h30: Fermo de la Kunvenejo
Hejmo