Fenestro

Revueto de la Federacio Esperanto de Barato

 

De la Redaktoroj

Bonvenon!

Jen la 5a jaro de Fenestro. Ni esperas, ke ankau vi trovas/os tiun chi revueton "dolcha kaj utila". Nu, inter la dolchajhoj chinumere, trovighas raporto pri la sepa nacia kongreso de FEB, aranghita en la bela templa urbo de Tirupatio.

Eble la plej grava decido chikongrese estis tiu pri la esperantigo de la nomo de nia lando. Post pasia diskuto tiuteme, la kongresanoj konsentis lasi la literon ‘h’ el la landonomo, Bharato; nia lando do nun nomighas Barato, kaj ne plu Bharato. La kialoj? Legu la artikolon de Akademiano, d-ro Probal Dashgupto.

Ankau en Tirupatio, kalkatano s-ro Shjam Kumar Paul afable lautlegis prelegon pri la historio de la movado en Barato. Tiu chi numero enhavas la tekston de tiu tiu prelego.

Krome, ekde tiu chi numero, legu iom pri la vivo de Esperanto sur la "Reto", t.e., la monda komputilo reto nomata la Tut-Tera Teksajho.

Kompreneble, ni ghojos ricevi viajn leterojn kaj reagojn: bonvolu do leteri aux retposxti al ni!

Tutkoran novjaran saluton de la redakcio!

Al la uzantaro de Esperanto

Probal Dashgupto

Mi havas felichon raporti al vi, karaj alilandaj geamikoj, ke nia Federacio eknomis sin Federacio Esperanto de Barato (kaj ne Bharato) kaj nian landon Barato (same sen h).

Chu vi povus -- kontrau tiu chi niaflanka cedo al la langokutimoj de multaj -- per reciproka gesto ekklopodi prononci la sinsekvojn "konsonanto plus h" ech en alilande nekutimaj pozicioj, kiam temas pri barataj nomoj monde malpli ofte uzataj (personaj: Gandhi, Nehru, Bhave, Bhat; lokaj: Bhimavaram, Andhra Pradesh, Ghatkesar; etnaj: la marathoj), ankau che Esperanta asimilo (ekz. gandhianoj, nehruismo)? Se vi ja plu kripligos niajn nomojn, tiam almenau mi chesos kredi ke la E-komunumo efektive fidas al la ideo de sendiskriminaciaj, malkoloniaj personaj kontaktoj en egaleco. Pardonu pro eventuala malghentilo en tiuj chi vortoj: mi estas iom laca pro la multjara diskutado kun pluraj el vi.

Mi memorigu ke temas pri la neceso distingi inter la lingvo hindia, la religio de la hinduoj kaj la lando Barato (nomata Bharat en ties lingvoj), strebanta al neutraleco rilate al siaj lingvoj kaj religioj. La nomoj por la Hinda Oceano, Hindochinio, la hindeuropa lingvofamilio k.s. aludas al la hindlanda regiono, kaj ne al la nuntempa respubliko Barato. Tiaj nomoj do senghene restu tiel ili statas, kompreneble.

[Noto de la redaktoro: Tiu chi teksto ankau legeblas en la novembro 1998 numero de la revuo Esperanto (pgh 200)]

La sepa nacia kongreso

P V Ranganayakulu

Char la nacia kongreso ja decidis ke ne plu estu uzata la litero h en la landnomo Bharato (vidu supre la artikolon de Probal Dashgupto), necesas fakte skribi ke Federacio Esperanto de Barato (FEB), la tutlanda E-organizajho de iama Hindio, sukcese festis sian 7-an kongreson en la urbo Tirupati de la suda federacia shtato Andhra Pradesh.

La partoprenantoj de la sepa nacia kongreso, Tirupatio, BaratoLa FEB-filio en Tirupati funkcias jam tri jarojn sub la gvido de d-ro Ranganayakulu, la sekratario de FEB. Por la kongreso ege laboris la prezidanto kaj la membroj de la filio, s-roj Vijayakumar resp. Prathap, Sudhir, kaj Vamsidhar. La kongreso okazis en la junulara gastejo de Tirupati. Alvenis 35 partoprenantoj, el dek diversaj lingvo-regionoj de la lando kaj ech el Francio.

Tirupati -- urbo kun ch. 300 000 loghantoj en sudorienta Barato, rande de duonseka regiono -- ghuas grandan renomon kiel grava religia centro. Templo en la proksima urbeto Tirumala, kun la dio Balaghi, estas konsiderata kiel la plej richa templo hinda en la tuta mondo. Najbaras ghin centoj da lernejoj, kolegioj, altlernejoj, templetoj, nuptejoj, hospitaloj, bibliotekoj ktp. Tial ke chiutage min. 50 000 pilgrimoj svarmas al Tirumala tra Tirupati, chi tiu rekte transport-ligighas kun preskau chiu granda urbo de la lando -- kio faciligis la atingon por la kongresanoj.

Inauguro kun humoro

Lau prof S B Raghunathacharya, vicrektoro de Nacia Sanskrita Universitato kaj fama erudiciulo pri sanskritaj studoj en Tirupati, kiu inauguris la kongreson, tuja solvo de la mondlingva problemo per Esperanto ne estas fikcio. Esperanto kapablas servi kiel ponto inter ni, kvankam ni devus lerni ghin en la plej oportuna tempo, la infanagho. Prof. Probal Dashgupto, lingvistika fakestro en la Universitato de Hajderabado, rakontis pri la richa E-literaturo. D-ro Abdul Salam, la prezidanto de FEB, faris al novuloj enkondukon pri E-o en bela angla lingvo, kun humuro. La inaugura sesio okazis ja anglalingve, char diversaj invititoj el la tri lokaj universitatoj venis sciighi pri Esperanto. Post la inauguro, la kongresanoj kunsidis en kvin sesioj po du horoj, kaj faris i.a. jenajn decidojn:

Vizitantoj de la kongresejo povis aprezi ekzpozicion de libroj en kaj pri Esperanto kaj de aliaj E-ajhoj. Dum la kongreso bone vendighis la vortaro de Ranganayakulu, A Beginner’s Compact Dictionary of Esperanto, kaj aliaj lerniloj kunportitaj de Naren Dholakia, baratdevena brita esperantisto. La kongresanoj plantis kreskajhojn chirkau la junurlara gastejo: ili grandighu kune kun la movado kaj donu ombron malvarman en varmaj someraj tagoj!

[Noto de la redaktoro: Ankau tiu chi teksto legeblas en la revuo Esperanto (Jan 1999, pgh 4).]

La historio de Esperanto en Barato

Shjamal Kumar Paul

La historio de Esperanto en Barato estas malnova afero.

Antau naudek jaroj la unua esperanto klubo fondighis en sud-barato che la shtato Keralao. Tio okazis nur dudek jaroj post la deveno de Esperanto.

En la jaro 1907 Rev. James Emlin la kristana misiisto fondis esperantan klubon en la shtato Keralao kune kun sia studento s-ro J T Jesudas, kiu tre bone lernis Esperanton. Poste s-ro Jesudas pene daurigis la movadon sed li ne sukcesis fari tion, kaj la movado pereis.

En 1928 s-ro Lakhmishar Sinha, instruisto che la universitato Shantiniketan, Benegalo, vojaghis al Stolkholmo, Svedujo pro la ordono de Rabindranath Tagor, kaj tie, s-ro Sinha lernis Esperanton. Lia instruisto estis la fama sveda esperantisto, s-ro Andreoche. Reveninte al Shantiniketan, s-ro Sinha sukcese fondis esperantan klubon, kie li ekinstruis la lingvon, kaj ektradukis rakontojn kaj aliajn verkajhojn de Rabindranath Tagor en Esperanton. La rektaj studentoj de s-ro Sinha estas la famaj esperantistoj, d-ro Probal Dashgupto kaj s-ro Abani Bhusan Haldar.

En 1937 s-ro Henri Joshep refoje fondis esperantan klubon en Keralao kaj efektive kelkaj junuloj komencis lerni Esperanton tie. Tamen, la movado dauris nur mallongtempe.

Post la dua mondmilito, s-ro Budano Swami Aniruddha el Germanio venis al Bombajo (nun Mumbajo) por disvastigi Esperanton. Lokaj homoj kiel s-ro H B Audich, d-ro Hegde, s-ro C Gangadhar, kaj aliaj tutkore helpis lin kaj establis esperantan klubon. La movado dauris iom tempe.

En la fino de la kvindeka jardeko, jugoslava esperantisto, s-ro Maj Tibor Sekeli venis al Barato kaj Nepalo kun celo disvastigi Esperanton.

En tiu chi subkontinento. Li havis bonan kontakton s-ro Karamchand Gandhi kaj s-ro Vinobha Bhave de jam longe. Sed la movado ne bone funkciis pro manko de entuziasmaj homoj.

En 1960 venis s-ino Madelin Hebedin de UEA por disvastigi esperanton en Barato. Tiu cele shi fondis la Baratan Esperantan Instituton che Nov-Delhio en 1962. Shi verkis tre utilan esperantan lernolibron "Utila manlibro por Hindujo". Oni povis facile lerni la lingvon helpe de tiu libro. Proksimume dek jarojn shi laboris senchese, kaj precipe pro shia forta laboro la esperanta movado komencis en Puneo, Vijayawada, kaj aliaj lokoj. Sed post shia foresto al Francio, la movado perdis sian forton kaj chesis funkcii.

S-ro Lakshmiswar Sinha fondis la Benegalan Esperanto-Instituton che Shantiniketan kun Abani Bhushan Haldar en 1961. Kaj en 1966 Esperanto Kongreso ankau okazis en Barato.

En la sepa jardeko, d-ro A N Zubokov, profesoro de lingvistiko el Moskva Universitato, venis al Lucknow, por profesi la Rusan en la Universitato de Lucknow. Li estis bona esperantisto, kiun precipe allogis la idealo de mond-frateco. Pro lia senchesa peno fondighis la Lucknow Esperanto Asocio, kaj la movado iom post iom akiris fortecon.

Dum la 1989a printempo venis la fama pola esperantisto, s-ro Joachim Verdin, por disvastigi esperanton en Barato. Grupoj de gejunuloj lernis esperanton sub lia gvido che Kalkato, Bangoloro, Tirupatio kaj aliaj lokoj.

Chefe en la oka jardeko, la esperanto movado en Barato akiris sian propran formon kaj statuon. Ekde 1982 -- kiam okazis la unua Tutbarata Esperanto Kongreso che Vijayawada kie unuafoje kunsidis la esperantistoj de nia lando, kaj naskis la Federacion Esperanton de Barato -- la centran organon de la movado en Barato.

De tiam iom post iom fortighis la movado, kaj la FEB-filioj ekfunkciis che Kalkato, Puneo, Bangoloro, Lucknow, kaj Vijayawada.

Tri jarojn poste, la dua Tutbarata Kongreso okazis en Kalkato, la chefurbo de la shtato Okcident-Bengalo, en 1985. FEB-Kalkato gastigis la kongreson. La unua revuo el tiu nia ekiro ne estis brila, tamen ankau ne griza; ghi estis bele kaj grandioze prezentita.

La tria Tutbarata Kongreso okazis en 1986 en Lucknow, unu el la grandaj urboj nordbarataj. FEB-Lucknow gastigis la kongreson. La dua revuo de nia antauenigho ne estis vigliga, tamen esperiga, kaj intime organizita.

Okaze de la jarcento de la deveno de esperanto en 1987, la kvaran Tutbaratan Kongreson gastigis refoje FEB-Kalkato grandskale.

Pasis kvin jarojn, kaj en 1992 FEB-Bangoloro gastigis la kvinan Tutbaratan Kongreson en la bela gharden-urbo, Bangoloro, en sud-barato. Ankau tio estis granda afero. Esperantistoj de foraj anguloj de nia lando arighis tie multnombre.

Tri jarojn poste, en 1995, la sesa Tutbarata Esperanto Kongreso okazis en Puneo, la granda historia urbo en okcidenta Barato. FEB-Puneo gastigis la kongreson grandskale. Krom la landaj esperantistoj, ankau kelkaj eksterlandaj esperantistoj aktive partoprenis la kongreson.

La sepa nacia kongreso estis aranghita en la fama sudbarata religia urbo de Tirupatio, en Oktobro 1998. Proksimume 35 delegitoj cheestis la kongreson.

La verda reto: Esperanto sur la Interreto

A Giridhar Rao

Vizitu VEB-on, la Virtualan Esperanto-Bibliotekon che http://www.veb.org -- eble la plej granda rimedo por Esperanto sur la interreto. Che VEB-o vi trovos interalie hiperligojn al

La VEB-o estas vigle administrata de Martin Weichert (mw@esperanto.nu), kaj estas tre ofte ghisdatigata.

Lanchu do vian foliumilon (t.e. TTT-legilon, ekz. Internet Explorer au Netscape) kaj ghuu la VEB-on. Bonan viziton virtualan!

Kelkaj utilaj terminoj el la bonega, senpage elshutebla hiperligata Komputada Leksikono de Sergei Porkovskij che http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/UTF8/DEFAULT.html

1